kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Cianidino estas natura organika komponaĵo, trovata en floroj kaj fruktoj. Ĝi estas aparta tipo de antocianidino, kiu estas glukozida formo de la nomataj antocianinoj. Ĝi estas pigmento trovata en multaj ruĝaj beroj inkluzivantaj, sed ne limigitaj, al vinberoj, nigraj framboj, mirteloj, ĉerizoj, oksikokoj, sambukoj, kratagoj, longanberoj, Asaio kaj framboj. Ĝi same trovatas en aliaj fruktoj tiel kiel pomoj kaj prunoj, ruĝaj brasikoj kaj ruĝaj cepoj. La cianidinoj posedas karakterizan ruĝeco-purpura koloro, kvankam tiu eco ŝanĝiĝas pro la pH. Solvaĵoj de ĉi-komponaĵo estas ruĝaj kiam la pH < 3, viola kiam pH = 7-8 kaj blua kiam pH > 11. Pli altaj koncentriĝoj de cianidinoj troviĝas en semoj kaj ŝeloj de la menciitaj fruktoj.
Cianidino | ||||
Kemia strukturo | ||||
3D Kemia strukturo | ||||
Cianidino estas unu el la ĉefaj pigmentoj de la ĉerizo. | ||||
Centaurea cyanus, la splendo de ĝiaj koloroj kaŝas la kemian naturon per ia surpriza komplekseco. | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Cianidolo | ||||
Kemia formulo | ||||
Fizikaj proprecoj | ||||
CAS-numero-kodo | 13306-05-3 | |||
ChemSpider kodo | 114193 | |||
PubChem-kodo | 128861 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Molmaso | 287.24 g mol−1 | |||
Smiles
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H301, H311, H331, H370 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P280, P302, P235, P312, P304, P312, P370, P340, P352, P378, P403 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Cianidinoj, kiel aliaj antocianidinoj, estas konsiderataj kontraŭoksidantoj kiuj povas elimini la efikojn de la liberradikaloj, tiel protektante la ĉelojn el oksidivaj damaĝoj kaj redukti la riskon de korvaskulaj malsanoj kaj kanceroj. Studoj montras ke dietaj manĝoj surbaze de cianidinoj povas inhibi disvolviĝon de trodikiĝo kaj diabeto, samkiel ĝi posedas kontraŭ-inflamajn efektojn.
Aliaj enkondukaj studoj indikas ke la glukozida derivaĵo de la cianidino eble plenumas rolon en la kanceroterapio, kvankam nekonkludigaj ĉi-esploroj restas kiel laboratoriaj testoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.