Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrazia kotino aŭ perukarbedo (Cotinus coggygria, sin. Rhus cotinus ) estas specio indiĝena en granda areo de suda Eŭropo, oriente ĝi troviĝas tra tuta Mezazio kaj Himalajo ĝis norda Ĉinujo.
Eŭrazia kotino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro kaj semaro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cotinus coggygria (Scop.) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi estas multetrunka arbedo kiu altas ĝis 5–7 m, kun malferma, disvastiĝanta, neregula habito, nur malofte konsistigante malgrandan arbon. La folioj longas 3–8 cm, kaj estas rondete ovalaj, verdaj kun vakseca bluverda brilo. La aŭtuna koloro ekstreme varias, ekde persikkolora kaj flava ĝis skarlata. La floroj estas multnombraj, prezentataj en grandaj infloreskoj kiuj longas 15–30 cm; ĉiu floro diametras 5–10 mm, kun kvin pale flavaj petaloj. La plej multaj el la floroj en ĉiu infloresko ne plene disvolviĝas, plilongiĝante en flavec-rozaj al roz-purpuraj plumecaj panikloj (se rigardate kiel amaso tiuj havas tufan "fum-similan" aspekton, tial la angla nomo smoke tree) kiuj ĉirkaŭas la malgrandajn ( 2–3 mm ) drupecajn fruktojn kiuj jes disvolviĝas.
Tiu palearktisa specio ofte estas kreskigata kiel ornama planto, kun pluraj haveblaj kulturvarioj. Multaj el tiuj estis selektitaj por la purpura foliaro kaj por la floroj. La ligno antaŭe estis uzata por prepari flavan kolorigilon por farbi felojn kaj vestaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.