kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Alila fenila etero estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la aromataj eteroj. Ĝi estas senkolora aŭ blanka solidaĵo. Alila fenila etero rapide kaj kvante polimeriziĝas al rezino kun strukturo simila al la fenolaj termostabilaj en la ĉeesto de la bora trifluorido eterato ĉe 50 °C. La strukturo kaj la proprecoj de ĉi polifenolo jam estis studitaj.[3]
Alila fenila etero | ||
Plata kemia strukturo de la Alila fenila etero | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Alila fenila etero | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 1746-13-0 | |
ChemSpider kodo | 21159535 | |
PubChem-kodo | 74458 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ blanka solidaĵo kun etera odoro | |
Molmaso | 134,1751-1 | |
Denseco | 0,978g/cm−3 | |
Fandpunkto | 90 °C | |
Bolpunkto | 192,4 °C[1] | |
Refrakta indico | 1,5227 | |
Ekflama temperaturo | 145,4 °C | |
Solvebleco | Akvo:273 mg/l [2] g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 63 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H332 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P312, P330, P363, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Per inhalado ĝi povas kaŭzi iriton en la spirvojoj. Sur haŭto ĝi povas kaŭzi dermatiton. Alila fenila etero estas stabila sub normalaj temperaturo kaj premo. Per malkomponado ĝi produktas karbonan monoksidon, iritajn kaj toksajn fumojn kaj gasojn. Fenilaj eteroj estas kombinaĵoj kiu partoprenas en la komponado de vitaminoj, herbicidoj, fungicidoj kaj inhibantoj de mikrobiologiaj korodo de metaloj kaj kiel perantoj en la produktado de farboj, drogoj kaj kiel inhibantoj de termaj oksidivaj degradiĝo de polimeroj. Specife alila fenila etero estas uzata kiel peranto en la sintezo de metaboloj tiaj kiaj "diklofenako" kaj ne steroida anti-inflamaj drogoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.