kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Alila alkoholo aŭ C3H6O estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la alkoholoj, senkolora, larmiga, brulema likvaĵo kun penetranta mustardosimila odoro, malmulte solvebla en akvo kaj pli toksa ol aliaj alkoholoj kun malpli da karbonatomoj. Ĝi estas krudmaterialo por produktado de glicerino, sed ankaŭ estas uzata kiel antaŭaĵo al sennombraj specialaj komponaĵo tiaj kiaj flamrezistaj materialoj, sekigaj oleoj kaj plastigaĵoj. Alila alkoholo povas sinteziĝi per pluraj manieroj, ĝi estas la plej eta reprezentaĵo el la alilaj alkoholoj.
Alila alkoholo | |||
Plata kemia strukturo de la Alila alkoholo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Alila alkoholo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 107-18-6 | ||
ChemSpider kodo | 13872989 | ||
PubChem-kodo | 7858 | ||
Merck Index | 15,277 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora, larmiga, brulema, toksa likvaĵo kun penetranta mustardosimila odoro | ||
Molmaso | 58,08 g·mol−1 | ||
Denseco | 0,854g cm−3[1] | ||
Fandpunkto | −129 °C[2] | ||
Bolpunkto | 96,6 °C[3] | ||
Refrakta indico | 1,4135 | ||
Ekflama temperaturo | 22 °C[4] | ||
Memsparka temperaturo | 378 °C | ||
Acideco (pKa) | 15,5 | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 64 mg/kg (buŝe)[5] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R10 R23/24/25 R36/37/38 R50 | ||
Sekureco | S1/2 S36/37/39 S38 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H301, H301, H310, H311, H315, H319, H330, H331, H335, H400, H412 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P262, P264, P270, P271, P273, P280, P284, P301+310, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P311, P320, P321, P330, P332+313, P337+313, P361, P362, P363[6] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Vaporoj de alila alkoholo povas eksplodi en limigitaj areoj. Brulproduktoj povas esti venenaj. La vaporoj estas pli densaj ol la aero kaj fajreroj povas okazi laŭlonge de la vaporvojoj. Ĝi eligas toksajn fumojn kiam hejtata. Ĝi povas eksplode reakcii kun oksidigaj materialoj, karbona kvarklorido, acidoj, natria hidroksido, dualila fosfito, kalia klorido aŭ tribromomelamino.
Ĝi prezentas malaltajn ekflaman temperaturon kaj larĝajn eksplodlimojn. Kun aero ĝi formas eksplodajn miksaĵojn. Ĝi estas neakordigebla kun fortaj oksidigagentoj, fortaj acidoj, dualilaj fosfitoj, metalaj halogenidoj, natria hidroksido, kvarklorometano, tribromoanilino, natrio, kalio, magnezio kaj aluminio. Longedaŭraj ekspozicioj kaŭzas polimerizaĵojn.
Struktura geometrio: C3H6O | |||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.