From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred Margul-Sperber (naskiĝinta la 23-an de septembro 1898 en Storoĵinec, Ĉernivca provinco, mortinta la 3-an de januaro 1967 en Bukareŝto) estis germanlingva verkisto en Rumanio.
Alfred Margul-Sperber | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Alfred Margul-Sperber | ||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1898 en Storozhynets | |
Morto | 3-an de januaro 1967 (68-jaraĝa) en Bukareŝto | |
Lingvoj | jido • germana • rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Partio | Romanian Workers' Party (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La filo de asimiliĝintaj judoj frekventis gimnaziojn en Ĉernivco kaj Vieno. Post milita abiturienta ekzameno li vokitis al la armoj kaj batalis ĉe la eosta fronto. En 1918 li revenis hejmen ironte jam en 1920 al Parizo, kie li amikiĝis kun Yvan Goll. En Usono li vivis inter 1921-24, en Novjorko kaj iĝis redaktoro ĉe la gazeto "New Yorker Volkszeitung".
Reveninte al Ĉernivco li estis unue ĵurnalisto ĉe "Bukowiner Provinzbote" kaj en 1924 ĉe "Czernowitzer Morgenblatt". Inter 1934 kaj 1940 li estis oficisto en Burdujeni/Suceava, ekde 1940 en Bukaresto privata instruisto por fremdaj lingvoj. Post 1944 li laboris kiel redaktoro ĉe Radio Bukareŝto, poste li estis ĵurnalisto kaj liberprofesia verkisto.
La poemoj el junulaj jaroj aperis malofte dum la vivtempo de Sperber, kelkfoje en gazeetoj; la du antologioj de inter la du mondmilitoj aperis en treetaj eldonoj en Ĉernivco. La planita kunlaboro kun germanaj eldonejoj nuliĝis post la potencakiro de la nazioj. Inter 1951-64 li publikigis ok poeziajn volumojn.
Sperber ja submetis sin al la tre restrikta literaturkoncepto de la fruaj 1950-aj jaroj de komunisma Rumanujo. Pluris ankaŭ laŭdoj por socialistaj regandoj kaj himnoj por la bonfarto de la partio. Sperber subtenis kaj Paul Celan kaj Rose Aŭsländer. Liaj socialaj kaj programatikaj poemoj tre influis la germanlingvan literaturon de Rumanujo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfred Margul-Sperber en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.