Remove ads
organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Ĉeĥio, landa sekcio de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ; ĉeĥe Česká esperantská mládež, z. s.) estas organizaĵo de junaj ĉeĥaj esperantistoj kaj landa sekcio de TEJO en Ĉeĥio. Ĝi estas fondita en 2005 fare de studentoj Marek Blahuš, Dagmar Chvátalová kaj Tomáš Břicháček, kaj daŭrigas la tradicion de organizita junulara esperantista movado en la regiono de Ĉeĥio, kiu daŭras jam ekde la jaro 1969, kiam fondiĝis junulara komisiono ene de la tiam fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Ĉeĥa Esperanto-Junularo | |
---|---|
Česká esperantská mládež | |
Lando | Ĉeĥio |
Prezidanto | Paulína Jalakšová |
Vicprezidanto | Václav Zouzalík |
Sidejo | Brno, Ĉeĥio |
Interretejo | mladez |
Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas registrita asocio laŭ ĉeĥia leĝaro. Ĝiaj membroj estas ordinaraj membroj (aĝlimo 10 ĝis 29, inkluzive), kunlaborantoj (kiuj ne plenumas la aĝliman kriterion) kaj honoraj membroj. Je la 26-a de januaro 2011 havis Ĉeĥa Esperanto-Junularo 118 membrojn, el tio 94 sub la aĝo de 30 jaroj.[1] Sidejo de la asocio estas en Brno, kien ĝi translokiĝis la 22-an de marto 2011 el Světlá nad Sázavou. Estante aparta asocio, Ĉeĥa Esperanto-Junularo tamen tenas specialajn kunlaborajn rilatojn kun la ĉefa esperanto-organizaĵo de la lando, Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
En novembro de 2006 Ĉeĥa Esperanto-Junularo kune kun E@I okazigis en Brno semajnon longan trejnseminarion pri "Lingvoj en interreto".
Krome ĉiujare okazas tutlanda renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo ofte ligita kun kunveno de ĝenerala asembleo kiu elektas novan estraron. Kelkfoje okazas ankaŭ pliaj renkontiĝoj dum la sama jaro, kaj la membroj ankaŭ komune partoprenas en esperanto-aranĝoj de aliaj organizantoj en kaj ekster Ĉeĥio.
En la jaro 2009 Ĉeĥa Esperanto-Junularo en Liberec' organizis la 65-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO, kunlabore kun la Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, kiun partoprenis 343 homoj el 41 landoj.
Ekde 2014 ĈEJ ĉiujare organizas renkontiĝon Centrejo kiel sian ĉefan renkontiĝon, foje kunigitan kun ĝia Ĝenerala Asembleo.
La estraro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo konsistas laŭ la statuto el komitato (3 aŭ 5 personoj) kaj revizia komisiono (2 aŭ 3 personoj, ekde 2014 3 personoj). La oficialan refondiĝon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo preparis provizora estraro, kiu konsistis el Marek Blahuš, Tomáš Břicháček kaj Dagmar Chvátalová, sen ajna disdivido de postenoj, kaj kiu oficis ekde la 30-a de januaro 2005 ĝis kunveno de la fondanta ĝenerala asembleo. Sekvis ĝin la jenaj, ordinaraj estraroj:
Honoran membrecon en Ĉeĥa Esperanto-Junularo laŭ la statuto rajtas la komitato atribui al ajna fizika persono kiu havas specialajn meritojn rilatajn al la agado de la organizaĵo. Honora membreco ekestas per akcepto fare de la honorigito kaj estas dumviva. Je la 29-a de marto 2017 havis Ĉeĥa Esperanto-Junularo 10 honorajn membrojn:[2]
Post 1952, kiam komunistoj likvidis la ĉeĥoslovakan esperantistan organizaĵon kaj la movado restis nur en rondetoj, la aktivecon transprenis la tiama junularo. Ili fondis Someran Esperanto-Tendaron en Lančov kaj eldonadis stencilitajn cirkulerojn Junularo agu!, Tagiĝo, Fajrero!. Inter la tiama junularo eminentis ekzemple Pavel Sittauer, Jan Werner, Drahomír Kočvara, Vlastimil Novobilský.
Post la drama jaro 1968 la situacio iomete demoktratiĝis kaj en marto 1969 estis permesita refondiĝo de la esperantista organizaĵo, komence nur en la ĉeĥa parto de la ĉeĥoslovaka federacio sub la nomo Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Tuj komencis agi ankaŭ la junularo, en kies kapo estis Ivo Železný, nuntempe la plej granda ĉeĥa eldonisto, plue Mikuláš Nevan, Aleš Nedomlel k.a.
Nova juna generacio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj preparadis seminariojn por junaj funkciuloj. Tiam aktivis Marie Vančurová, Miroslav Malovec, Vladimír Škoda, Jan Navrátil, Jiří Tomeček, Pavla Dvořáková k.a.
Post la revolucio en Ĉeĥoslovakio venis en 1990 vico ree al nova generacio, kiu eldonadis Cirkuleron - tiu jardeko estas ligita kun la nomoj Lucie Karešová, Renata Beranová, Jana Burianová, Pavla Dvořáková, Vlaďka Chvátalová k.a.
Lastajn menciojn pri agado de tiu ĉi laste menciita grupo oni povas trovi ankoraŭ en 1998. Post plurjara paŭzo la junularan movadon daŭrigis jam la nuna Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.