Znojmo
distrikta urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
distrikta urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Znojmo (germane Znaim) estas urbo en Ĉeĥio, en suda Moravio, proksime de ŝtatlimo kun Aŭstrio. Ĝi havas 34 160 loĝantojn (2024). Tra urbo fluas rivero Dijo. La urbo estas fama pro siaj kukumoj kaj vino. En la urbo mortis imperiestro Sigismondo de Luksemburgo en 1437. La urbo fieras per sia rotondo, sur kies muroj estis pentrita (en 1132) genealogio de la reganta familio de Přemyslidoj. Znojmo estas fama pro kultivado de kukumoj kaj vinberkulturo. En Znojmo estas ankaŭ unu bierfarejo, kiu produktas bieron Hostan[1].
Znojmo | |||
germane Znaim | |||
urbo | |||
Panoramo de Znojmo de sudo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Znojmo | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Znojmo | ||
Administra municipo | Znojmo | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Jeviŝovica montetaro | ||
Memorindaĵoj | Subterejo en Znojmo katakomboj, Rotondo, Monaĥejo Louka | ||
Rivero | Dijo | ||
Situo | Znojmo | ||
- alteco | 290 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 51′ 20″ N 16° 02′ 56″ O (mapo) | ||
Areo | 65,93 km² (6 593 ha) | ||
Loĝantaro | 34 160 (2024) | ||
Denseco | 518,13 loĝ./km² | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1048 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 669 02 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0647 | ||
NUTS 5 | CZ0647 593711 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 31 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Znojmo | |||
Retpaĝo: www.znojmocity.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kravsko, Citonice, Strachotice, Podmolí, Dobšice, Chvalovice, Dyje, Havraníky, Nový Šaldorf-Sedlešovice, Tasovice, Mašovice, Suchohrdly, Únanov, Vrbovec, Plenkovice, Žerůtky, Hluboké Mašůvky kaj Kuchařovice.
Blazono de urbo evoluis de la blazono de moraviaj margrafoj. Sur blua ŝildo en la hodiaŭa blazono estas gorĝ-blanka aglino kun ora kroneto sur kapo. Sur brusto la aglino havas bluan ŝildeton kun ora litero "Z".[2]
En Znojmo estas evidenta longtempa malmultiĝo de loĝantaro[3]. De 34 759 loĝantoj loĝis en fino de jaro 2008 16 579 da viroj kaj 18 180 da virinoj[4].
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 10 415 |
1880 | 12 254 |
1890 | 35 758 |
1900 | 23 316 |
1910 | 25 840 |
1921 | 25 993 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 25 855 |
1950 | 21 696 |
1961 | 23 929 |
1970 | 26 133 |
1980 | 39 271 |
1991 | 39 158 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 35 758 |
2014 | 33 805 |
2016 | 33 787 |
2017 | 33 823 |
2018 | 33 719 |
2019 | 33 780 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 33 765 |
2021 | 33 736 |
2022 | 33 370 |
2023 | 34 146 |
2024 | 34 160 |
Znojmo kaj ĝia distrikto estas ekonomie malforta regiono kaj interbatiĝas kun senlaboreco, kiu en la unua kvaronjaro 2008 estis preskaŭ 10 %. Tamen eblas diri, ke de longtempa vido la senlaboreco malkreskiĝas. Tio estas ankaŭ dank al aktiveco de entreprenistoj. En la unua kvaronjaro de jaro estis 5 kandidatoj por unu pozicio[3]. Laŭ la popolnombrado en jaro 2001 3 648 da loĝantoj vojaĝis regule en aliajn urbojn kaj vilaĝojn labori[5].
La historio de Znojmo estas longa kaj eventoplena. Jam en la 9a jarcento fortikigita setlejo apartenis al plej gravaj lokoj de Grandmoravia imperio. En la 12a jarcento estis en ĉirkaŭaĵo de princa kastelo romana setlejo, kiu estis en jaro 1226 de Přemysl Otakar la 1-a promociita al reĝa urbo. En sekvaj jarcentoj la urbo estis en favora rilato kun ĉeĥaj reĝoj kaj ĝia signifo kreskis. Inter reĝoj, kiuj estis en bona rilato kun Znojmo, estis ankaŭ Přemysl Otakar la 2-a, kies korpo estis konservitaj dum 17 jaroj post Batalo sur Morava kampo en kripto de minorita klaŭstro[6]. Jam tiam estis Znojmo fama pro kultivado de vino kaj pli malfrue ankaŭ de kukumoj, kiuj estis importitaj en 1571 de Hungara reĝlando pere de abato Šebestián Freytag. Sed, dum la Tridekjara milito mortis kelk-mil da loĝantoj (ne nur pro la milito, sed ankaŭ pro la pestaj epidemioj). Fino de la 18a jarcento kaj komenco 19a jarcento signifis nuligadon de klostrojn kaj komencon de manufakturoj. En la fino de 19a jarcento estiĝas en urbo multe da ĉeĥaj societoj kaj progresas kultura kaj socia vivo. Inter du mondmilitoj urbo Znojmo promesplene evoluadis, sed ĝi estis finigita pro germana okupado. Post jaro 1948 evoluis daŭre industrio kaj samtempe estis konstruitaj novaj domoj en proksimaj vilaĝoj. Kelkaj de ili iĝis iompostiome partoj de Znojmo.[7]
Konsisto de la urbo estis antaŭe ankaŭ municipoj Dobšice, Dyje, Kuchařovice, Nový Šaldorf-Sedlešovice kaj Suchohrdly.
Urbo Znojmo havas de la unua januaro 2010 kvin tagajn busliniojn kaj du noktajn busliniojn. De la unua de julio 2010 tiuj ĉi linioj estas plene parto de Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono[8]. Nuntempe pri urba trafiko zorgas du kompanioj: Znojemská dopravní společnost PSOTA s.r.o. kaj Bítešská dopravní společnost, spol. s r.o..
Urbo Znojmo havas direktan trajnan konekton kun Břeclav kaj de decembro 2009 ankaŭ kun Vieno. Konekto al Vieno estas priservita de ÖBB. Lokaj trajnoj veturas ankaŭ al Okříšky aŭ iam al Jihlava. Al ĉefurbo de Moravio, Brno trajnoj veturas ankaŭ, sed ne direktaj. Loĝantoj de Znojmo, kiu veturas al Brno, plej ofte uzas ŝoseon numero 53[9] al Pohořelice, de kie jam uzas aŭtovojon numero 52 al Brno. Al Jihlava, de kie estas aŭtostrado, gvidas ŝoseo numero 38. Tiu ĉi ŝoseo numero 38 poste gvidas al limtransirejo Hatě–Kleinhaugsdorf (poste gvidas al Vieno). Ŝoseo numero 413 gvidas al Retz.
Ekde 2008 ĉi-jare fine de septembro okazas konkurso de kanuoj.[10]
En urbo estas ZEO - arbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.