From Wikipedia, the free encyclopedia
Valle Amblés nome Valo Amblés [amBLES] estas subkomarko de la Komarko de Ávila de la provinco Avilo, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio, el Villatoro kiu plilarĝiĝas iom post iom ĝis Tornadizos de Ávila. La rivero Adaja [aDAĥa] estas la ĉefa rivero kaj liaj estas Ullaque [uĜAke], Hija [Iĥa], Picuezo [piKŬEzo] kaj Paradillo [paraDIljo].
Ĉefa enspezofonto estas terkulturado sen irigacio, sed akvabundo rezultis en progreso de kultivoj de irigacio kiel fragoj kaj paŝtejoj por brutobredado por lakto kaj viando. Gravas nutraĵa industrio per buĉejoj en Muñana, La Torre kaj Muñogalindo. En la areo proksima al Villatoro gravas ĉasado. Lastatempe ekgravis rura turismo.
Ties municipoj estas jenaj: Villatoro, Aldea del Rey Niño, El Fresno, Riofrío, Mironcillo, Niharra, Gemuño, Padiernos, Solosancho, La Torre, Muñopepe, La Hija de Dios, Narros del Puerto, Muñana, Santa María del Arroyo, Muñotello, Pradosegar, Amavida, Poveda, Muñogalindo, Salobralejo, Muñochas, Salobral, La Serrada, Sotalvo, Riofrío kaj La Colilla.
Estas anekdotoj ekde kiam ĉe Robledillo, (en Solosancho), oni filmis scenojn de la filmo Conan the Barbarian (1982) en 1981. Oni diras, ke la falsa sango alportita el Holivudo frostiĝis dum malvarmaj tagoj kaj por eviti tion oni misis ĝin kun vodko kaj tiel la "mortintoj" kiuj kuŝis postbatale trinkis tion kio devus esti ilia propra sango. Krome la filmado koincidis kun la Puĉo en Hispanio en 1981 kaj la Guardia Civil. En la areo oni memoras pri la partoprenoj de la tiam infano Jorge Sanz, kiu ludis la rolon de la juna Conan kaj de la seksalloga Nadiuska.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.