From Wikipedia, the free encyclopedia
Padiernos [paDJERnos] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Padiernos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05520 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 276 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 4° 51′ U (mapo)40.621666666667-4.8455555555556 [+] | ||
Alto | 1 104 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Padiernos [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de tri loĝlokoj nome Padiernos, Muñochas [muNJOĉas] kaj Aldealabad, okupas totalan areon de 36,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 280 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 18 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Sanchorreja, La Torre, Casasola, Muñogalindo, Muñopepe, Solosancho, Niharra, Sotalbo kaj Salobral, sur la Valo Amblés. Ĉefaj trajtoj de la municipio estas la Valo Amblés sude kaj la unuaj altaĵoj de la Montaro de Avilo norde kaj okcidente, en kiu elstaras la montopintoj Cerro Bajero (1560 m) kaj Vivarón (1364 m).
Inter Padiernos kaj Sanchorreja estas arkeologia kuŝejo el Ferepoko kie loĝis Vetonoj, inter kies loĝejoj aperis ceramiko, juveloj kaj tomboj. La termino Padiernos derivas plej verŝajne de romia vilao nomita Villa Paterna, je ĉirkaŭ 500 m de kie nun estas aktuale la domaro, kaj proksime al romia ŝoseo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estis de 1515 kiam la reloĝado rilatis al du ermitejoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.