From Wikipedia, the free encyclopedia
Solosancho [soloSANĉo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Solosancho rilatas al Sanĉo, kiel iama reloĝanto.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Villaviciosa (apartigilo) kaj Villaviciosa (Asturio). |
Solosancho | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 779 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 4° 54′ U (mapo)40.553611111111-4.9061111111111 [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Areo | 54,4 km² (5 440 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Solosancho [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de Solosancho, Baterna, Robledillo kaj Villaviciosa; ĝi okupas totalan areon de 54,4 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 815 loĝantojn. Ĝi perdis 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 25 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun La Torre, Muñogalindo, Santa María del Arroyo, Padiernos, Niharra, Sotalbo, La Hija de Dios kaj Sotalbo. Tra la teritorio fluas la rivero Adaja, precize laŭ la Valo Amblés norde, kaj la montaro Baldíos estas sude, antaŭ la montaro Paramera.
Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado kiel la granitaj "verracos" (el kiuj unu aperas simbole en la blazono sur verda fono) kaj la kastrumo Ulaca [uLAka] de Vetonoj (Bronzepoko), kun ĉefa trajto la nomita "altaro", nome ŝtuparo en rokego, kaj varmobanejo, sanktejo kaj ŝtonminejoj.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo de Solosancho estas de la 16-a jarcento. La Kastelo de Villaviciosa estas de la 14-a al 15-a jarcentoj. Fama trajto estas la Ponto Kobos kiu ekzistis el romiaj tempoj, sed la aktuala estas de la 1970-aj jaroj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.