From Wikipedia, the free encyclopedia
Pradosegar [pradoseGAR] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Pradosegar estas komprenebla kiel "falĉota herbejo".
Pradosegar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05560 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 5° 4′ U (mapo)40.550833333333-5.0711111111111 [+] | ||
Alto | 1 177 m [+] | ||
Areo | 11,29 km² (1 129 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pradosegar [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 40 km de Avilo, provinca ĉefurbo. La loĝantaro estas disa inter tri kvartaloj, nome Barrio de Arriba (supre), Barrio del Medio (meze) kaj Pradosegar mem (malsupre).
Ĝi limas kun Poveda, Amavida, Villatoro kaj Muñotello.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.