From Wikipedia, the free encyclopedia
El Fresno [elFRESno] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. El Fresno estas etimologie komprenebla kiel La Frakseno, kaj tial aperas frakseno kaj en la flago kaj en la blazono.
El Fresno | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05197 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 595 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 4° 45′ U (mapo)40.613611111111-4.7575 [+] | ||
Alto | 1 075 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Fresno [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 589 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed poste rekuperiĝis pro funkciado kiel dormurbo, danke al ties proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 10 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun La Colilla, La Serrada, Ávila, Salobral kaj Gemuño.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj tial aperas simbole tri spikoj kaj ŝafkapo en la blazono sur ruĝa fono. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.