90-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
En 2005, la 90-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 23-a kaj 30-a de julio okazis en Vilno, Litovio. Ĝis la 19-a de julio 2005 aliĝis 2230 personoj el 62 landoj. Ĝis la 30-a de julio tiu ĉi nombro atingis 2340 el 62 landoj. La kongresa temo estis "100 jaroj de interkultura komunikado".
25-a de julio 2005 -
K l e r i g a T a g o
Unua bloko: 9:00 – 10:30
Literaturaj Skoloj
Parolis Nikolao Gudskov, Árpád Máthé, Ĵak Lepŭil' kaj Jo-Petro Danvy. (Salono Grabowski)
Landaj Asocioj
Diskutis Normand Fleury, Emile Malanda Nianga, Reza Torabi. (Salono Berthelot)
La Ŝanĝiĝanta Situacio en Internaciaj rilatoj
Parolis Wera Blanke, José Antonio Vergara, Jozef Reinvart. (Salono Lapenna)
La Lingvoj de Baltio inter la Lingvoj de la Mondo
Parolis Marc Vanden Bempt, Brian Moon, Aida Čižikaitė, Madis Linnamägi, Humphrey Tonkin. (Salono Chen Yuan)
Dua bloko : 10:45 – 12:15
Informado: Pluraj Celoj, Pluraj Metodoj, Pluraj Rezultoj
Parolis Renato Corsetti, ´François Bartsch, Aleksander Korĵenkov, Claude Longue-Epée, José Antonio Vergara, Etsuo Miyoshi. (Salono Lapenna)
Redakti Revuojn: Kiel Fari kaj Kion Fari?
Parolis Stano Marĉek, Doi Chieko, Georgij Kokolija, Paul Peeraerts. (Salono Berthelot)
Balta Literaturo en Esperanto
Parolis Vytautas Šilas kaj Margarita Želve. (Salono Grabowski)
Najbare al la Baltaj Landoj
Parolis Barbara Despiney, Bīruta Rozenfelde kaj Halina Gorecka. (Salono Chen Yuan)
Tria bloko : 12:30 – 14:00
Tradukado
Parolis Istvan Ertl, Gerrit Berveling, Spomenka Štimec, Toon Witkam. (Salono Chen Yuan)
Kulturcentroj Esperantistaj
Parolis Brian Moon, Andrzej Grzębowski, Zsófia Kóródy. (Salono Grabowski)
Esploriloj kaj Esplorejoj
Parolis Endre Dudich, Tacuo Huĝimoto kaj Geoffrey Sutton. (Salono Lapenna)
Junularo tra la Jardekoj
Parolis Sjoerd Bosga, Hans Michael Maitzen kaj Humphrey Tonkin. (Salono Berthelot)
Dum la 58a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni organizis prelegojn pri astronomio, glaciepoko, eŭrolingvistiko, lingvistikaj aspektoj de Esperanto kaj de la litova lingvo, matematiko, aŭtomata tradukado, kaj vampiroj.
Je la 11-a de julio la regiona televido de Vilnius (videbla en pli ol duono de litovia teritorio) dediĉis la tutan vesperan novaĵ-elsendon "Pulsas" al la kongreso. En 15-minuta intervjuo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas respondis demandojn pri la Universala Kongreso de Esperanto kaj pri Esperanto ĝenerale.
La 13-an de julio la litovia nacia novaĵagentejo ELTA disvastigis longan informon pri la UK en Vilno. Multaj amaskomunikiloj uzis ĝin. Interalie ankaŭ la populara retogazeto "Omni.lt".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.