UK 1978
63-a Universala Kongreso de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 63-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) de la 28-a de julio 1978 ĝis 5-a de aŭgusto 1978 okazis en Varno, Bulgario. Ĝi estis la dua Universala Kongreso de Esperanto en tiu lando. Aliĝis 4413 personoj el 51 landoj.[1]
Rapidaj faktoj Universala Kongreso ...
Universala Kongreso | |
---|---|
la urba katedralo | |
Urbo (lando) | Varno (Bulgario) |
Datoj | 28-a de julio 1978 - 5-a de aŭgusto 1978 |
Prezidanto LKK | Nikola Aleksiev |
Alta protektanto | / |
Aliĝintoj | 4414 |
Menciinde | unua Esperantologia Konferenco |
Fermi
En sia festparolado Humphrey Tonkin povis raporti pri kreskoj de la movado en diversaj landoj. Okazis diskuto pri la statuto de UEA. La kongresa temo estis "Internacia lingvo – internacia edukado" zorge de Andrzej Pettyn.
La Alta Protektanto estis Petr Tanĉev, unua vicprezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de Bulgario. Nikola Alkesiev estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.