De Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (N.B.N.), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Malsame kiel la klasika nomenklaturo, kiu baziĝas sur la latino, NBN baziĝas sur Esperanto. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999. Oni ankaŭ honoris lin per la japana UMEA-Shinoda-Premio.
En 1982 aperis lia verko Esperanto snel assimileren, rapidkurso de Esperanto por nederlandlingvaj aŭtodidaktoj. Pri sia profesia fako li kontribuis i.a. al Scienca Revuo, la iama ornitologia magazino Mevo kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj kaj regule prelegis en Someraj Universitataj Kursoj (SUK), Internacia Somera Universitato (ISU) kaj Internacia Kongresa Universitato (IKU). En la magazino Monato li raportis pri siaj jaroj en Surinamo. Li verkis dudirektan vortareton surinaman-Esperanton-surinaman, kiu aperis ĉe www.la-vortaro.net kaj kontribuis al terminologiaj diskutoj en Akademiaj Studoj.
nederlande Knockaert, Cyreen 2013: Heeft Goliath voorgoed David verslagen? Raakt Nieuwe Biologische Nomenclatuur in de vergetelheid? Horizon-Taal, 45(260), 8-9.
esperante Knockaert, Cyreen 2013: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta "finvenko"? Monato. Internacia Magazino Sendependa, 34(5), 22-23.
angle Anonima aŭtoro 1989: Men of Achievement, Thirteenth Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, CB2 3QP, Britujo, p.222.
angle Anonima aŭtoro 2001: 2000 Outstanding Scientists of the 20th Century, Second Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, Britujo, p.94.
france De Smet, W.M.A. 1973: Terminologie et nomenclature biologiques, La monda lingvo-problemo, Den Haag, p.45-56.
france De Smet, W.M.A. 1973: Initiation à la Nomenclature Biologique Nouvelle (N.B.N.), Association pour l'Introduction de la Nomenclature Biologique Nouvelle, Kalmthout, 44 p.
esperante De Smet, W.M.A. 1990: Specio kaj genro en la biologio, Scienca Revuo, 41, 365-370.
angle De Smet, W.M.A. 1991: A Guide to New Biological Nomenclature (N.B.N.), Association for the Introduction of New Biological Nomenclature, Kalmthout, 64 p.
esperante De Smet, W.M.A. 1991: La Sistemo N.B.N. (Nova Biologia Nomenklaturo), Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, Kalmthout, 94 p.
nederlande De Smet W.M.A. 1991: Kennismaking met Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Vereniging voor het Invoeren van Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Kalmthout, 87 p.
angle De Smet W.M.A. 1991: Meeting User Needs by an Alternative Nomenclature, in: Improving the Stability of Names: needs and options (D.L. Hawksworth, ed.), Regnum Vegetabile, no 123, 179-181, Koeltz Scientific Books, Königstein.
esperante De Smet W.M.A. 1995: La scienca nomo de la ĉimpanzo, Scienca Revuo, 46(2), 12-37.
esperante De Smet W.M.A. 2000: Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) en la jaro 2000 kaj la problemoj pri nomoj de bestoj kaj plantoj, Fakaj aplikoj de Esperanto. Serio: Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, 77-87.