From Wikipedia, the free encyclopedia
Tomáš PUMPR (naskita la 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice; mortinta la 10-an de septembro 1972 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto kaj doktoro pri juro (ĉeĥe JUDr.). Li estis majstra tradukanto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 1962 membro de la Akademio de Esperanto.
JUDr. Tomáš Pumpr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice |
Morto | 10-an de septembro 1972 (65-jaraĝa) en Prago, Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1926–) tradukisto verkisto |
Esperanto | |
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1926 |
Li estis esperantisto ekde 1926. Sian literaturan verkadon li komencis per kunlaboro al la Ĉeĥoslovaka Antologio (Budapest, 1935). El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de Karel Jaromír Erben (1938), La bapto de caro Vladimír de Karel Havlíček Borovský (1935, 1967), Sileziaj kantoj de Petr Bezruč (kunlabore kun Rudolf Hromada kaj Jiří Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de Karel Hynek Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de Reto Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko).
Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de Kalocsay li verkis 106-paĝan traktaton Esperanto sen aspektoj? (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature ĉe la eldono de Poŝatlaso de la mondo en Esperanto (1971) kaj tradukis la informan broŝuron Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966). El Esperanto li ĉeĥigis la Konstitucion de Japanio por la ministerio de internaj aferoj. Post la dua mondmilito Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la Verda Stacio per vico da tradukoj ekz. Somera firmamento de Zdeněk Jirotka (1948), Gracoplena Jesu-Infano de Prago de František Kožík, Fantomo en la kastelo de M. Šrámek, ambaŭ en 1948, Maja fabelo de Vilém Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de Vendita fianĉino de Karel Sabina (muziko Bedřich Smetana) kaj Najado de Jaroslav Kvapil (muziko de Antonín Dvořák) kaj En la puto de Sabina (muziko Vilém Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr enĉeĥigis la nederlandan dramon La mondo ne havas atendejon de Maurits Dekker el esperantlingva traduko de Frits Faulhaber.
En Ĉeĥoslovaka Antologio (1935):
Memstaraj libroj:
En la gazetaro:
Laŭ asertoj de Jaroslav Mařík en Starto 2/1992 (149) d-ro Pumpr tradukis ankaŭ:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.