![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/42/Siege_UNIR_PS_Ouaga.jpg/640px-Siege_UNIR_PS_Ouaga.jpg&w=640&q=50)
Thomas Sankara
Prezidanto de Burkino (1949-1987) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Isidore Noël SANKARA (21-a de decembro 1949 – 15-a de oktobro 1987) estis prezidento de Burkina Faso. Post sia morto li iĝis konata kiel la "Che Guevara de Afriko" kaj fariĝis grava figuro reprezentanta idealismon, tutafrikanismon, triamondismo, kaj protestajn kaj marĝenajn movadojn.
Thomas Sankara | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Thomas Sankara | |||||
Naskonomo | Thomas Isidore Noël Sankara | ||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1949 (1949-12-21) en Yako, Passoré Province, ![]() | ||||
Morto | 15-an de oktobro 1987 (1987-10-15) (37-jaraĝa) en Vagaduguo | ||||
Mortis per | Pafvundo ![]() | ||||
Tombo | Vagaduguo ![]() | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Burkino (1984–) Supra Voltalando (1960–1984) ![]() | ||||
Alma mater | Prytanée militaire de Kadiogo (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | African Independence Party (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mariam Sankara (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ŝtatreprezentanto oficiro soldato ![]() | ||||
Laborkampo | Revoluciulo, politikisto, poeto kaj komponisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1966–15-a de oktobro 1987 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Nur Unu Nokto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankara naskiĝis la 21-an de decembro 1949 en tiu lando, kiu tiam nomiĝis Supera Voltalando (Haute Volta), franca kolonio, kiu ricevis sendependecon en 1960. Li estas messervanto, sed rifuzis lastminute eniri la pastran seminarion. En la armea lernejo de Kadiogo li malkovris politikon pro marksista instruisto, aktivulo de la Afrika Partio de Sendependiĝo (APS). En la interafrika milita lernejo de Antsirabe, en Madagaskaro, la juna oficiro lernis ankaŭ sociologion, politikan sciencon, politikan ekonomion, la francan, kaj agrikulturajn sciencojn. Sur tiu granda insulo, kie li ĉeestas en 1972 la revolucion kontraŭ la novkoloniisma reĝimo de Philibert Tsiranana, ja naskiĝis liaj ideoj pri « demokratia kaj popola revolucio ».
En 1974, dum la milito kontraŭ Malio, li estas rimarkita pro milita heroaĵo. Estante kapitano, li kreis kun aliaj oficiroj sekretan organizon. Li proksimiĝis je ekstremmaldekstraj aktivuloj, multe legas pri multaj temoj, demandadas, kaj ekŝatas profundan politikan debaton. De sia sendependiĝo, Alta Voltao, eta lando sen maraliro, en okcidenta Afriko, havas alternajn periodojn de escepto (diktatoreco) kaj parlamenta demokratio. En la regiono, ĝi estas la sola lando, kiu elektas prezidanton post du balotovicoj, la generalon Abubakar Sangule Lamizana, en 1978. Li administras la landon paternalisme. Je maldekstro, nur la partio de la historiisto Joseph Ki-Zerbo, la Volta Popola Fronto (VPF), partoprenis la balotadon, foje ankaŭ la registaron, estante samtempe partoprenanta en la sindikatoj.
Post pluraj sinsekvaj tutlandaj strikoj, unua puĉo ricevis en novembro 1980 apogon de la oficiala opozicio, inter kiu de la VPF. Sed la nova reĝimo, kiu tamen estas sufiĉe populara, komencas subpremi, instigante la sindikatajn respondeculojn vivi kaŝe. Oficiroj implikiĝas en skandaloj. Ŝtatsekretario pri informado, Sankara eksiĝas dum viva televidelsendo.
Jen alia frakcio de la armeo troviĝas senkreditita, same kiel la partio de Di-Zerbo. En novembro 1982 okazas dua puĉo. Tiam aperas fendo inter tiuj, kiuj deziras institucian kontinuon kaj la revoluciemaj oficiroj, arigitaj ĉirkaŭ kapitano Sankara.
En januaro 1983, kun instigo de la publiko, Sankara estis elektita ĉefministro. Iĝinte ĉefministro, li kaptas ĉiujn okazojn fokusigi la kontraŭdirojn dum publikaj kunvenoj, kie li denuncas la « malamikojn de la popolo » kaj la « imperiismon ». Sed liaj ideologioj kaj politiko kaŭzis lian eksigon ĉirkaŭ ses monatojn poste kaj li estis en hejmaresto.
La 17-an de majo 1983, dum s-ro Guy Penne, konsilisto pri Afriko de François Mitterrand, aviadile atingas la ĉefurbon Vagaduguo, Sankara estas arestita. La sekretaj maldekstraj organizaĵoj (APS) kaj Rekonstruita Unio de Komunistaj Luktoj (R-UKL) manifestacias por lia liberigo. Li sukcesis esti respektata de civilaj organizoj, suspektemaj rilate militistojn, sed ankaŭ de la militistoj, kiuj rekonas en li kolegon, fieran soldaton. Post liberiĝo de Sankara, ĉiuj tiuj fortoj preparas kune la ekregadon.
La sturmtaĉmentoj de Po, sude de la lando, gvidataj de kapitano Blaise Compaoré, atingis la ĉefurbon la 4-an de aŭgusto 1983 ; la laboristoj de telekomunikado fermis la liniojn; civiluloj atendis la militistojn kaj gvidis ilin en la urbon, kiu facile falis en la manojn de la revolucianoj. Sankara iĝis prezidento.