La djola lingvo estas lingvo el la niĝer-konga lingvaro parolata en Gambio (1,2 milionoj da parolantoj), Senegalo (Kazamanco: 1,2 milionoj) kaj Gvineo Bisaŭa (0,8 milionoj). Ĝi estas la lingvo de la djoloj, kiuj loĝas en la regiono, kiu etendiĝas sur tiuj tri landoj.
La djola lingvo nomiĝas Jola, Diola aŭ Djola en diversaj naciaj lingvoj (franca, angla, djola).
Kelkaj djolaj frazoj
- - Kasumay? : Kiel vi fartas?
- - Kasumay bale ! : Mi fartas bone.
- - Yo! : Bone.
- - Aw fof kasumay? : Kaj vi ĉu bone?
- - Fe! Kajayi bu? : Perfekte. Kiel vi nomiĝas? (j estas elparolata kiel [dj])
- - Kajaom Toma ! : Mi nomiĝas Toma.
- - Aw fof Kajayi bu? : Kaj vi, kiel vi nomiĝas?
- - Koneom Amay ! : Oni nomas min Amaj!
- - Aw bay? : De kie vi estas?
- - Itali! : De Italio!
- - Aw Bobay? : Kien vi iras?
- - Bo Husuy! : Al Husuy!
- - Yo! Ujow kasumay ! : Bone! Bonan vojaĝon!
Lernolibro
Parlons Jola - Langue et culture Diolas (en la franca lingvo), Christian Sina Diatta, eldonis L'Harmattan, 1998, ISBN 2-7384-7169-2
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.