Thomas Anderson (kemiisto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Anderson (1819-1874) estis skota kemiisto, profesoro en Glasgovo, membro de la Reĝa Societo de Londono kiu vekis la atenton de Joseph Lister (1827-1912) por la laboraĵoj de Louis Pasteur (1822-1895). Pasteur, elmontris ke la putriĝado estis speco de fermentiĝo, kaŭzata de mikroskorpaj organismoj, kiuj povas aere transmisiiĝi, kaj Joseph Lister estis la pioniro pri asepsio kaj preventado kontraŭ malsanoj.
Thomas Anderson (1819-1874) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Skota kemiisto kiu malkovris la piridinon. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-a de julio1819 en Leith, Skotlando | ||||
Morto | 2-a de novembro1874 en Chiswick, Skotlando | ||||
Loĝloko | Skotlando vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo, Universitato de Glasgovo, Akademio de Edinburgo, Reĝa Societo de Edinburgo, Universitato de Stokholmo, Universitato de Bonno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas Anderson plenumis plurajn esplorojn pri la alkaloidoj kiu kondukis lin al la malkovro de la korekta strukturo por la kodeino (1853). En 1868 li malkovris la piridino[1] kaj kunrilataj organikaj komponaĵoj tiaj kiaj la pikolino, la pirolo, kolidino[2] kaj la antraceno[3] per studoj sur la distilado de ostoleo kaj aliaj bestaj materialoj.