Louis Pasteur
franca kemiisto kaj biologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis PASTEUR [lwi pastœʁ] (naskiĝis en Dole la 27-an de decembro 1822 kaj mortis en kastelo Villeneuve-l’Étang, Marnes-la-Coquette la 28-an de septembro 1895), estis franca sciencisto, kemiisto, pioniro de la mikrobiologio, inventisto de la metodo de pasteŭrizado kaj esploristo pri fermentado. Lia esplorado en kemio kondukis al rimarkindaj elrompoj en la kompreno de la kaŭzoj kaj preventoj de malsanoj, kiuj rezultis en la fundamento de higieno, publika sano kaj multo de moderna medicino.[1] Oni konsideras, ke lia laboro savis milionojn de vivoj pere de la disvolvigo de vakcinoj kontraŭ rabio kaj antrakso. Li estas konsiderata kiel unu el la fondintoj de la moderna bakteriologio kaj estis honorita kiel la "patro de bakteriologio"[2] kaj kiel la "patro de mikrobiologio"[3][4] (kun Robert Koch,[5][6] kaj tiu lasta epiteto estas atribuita ankaŭ el Antonie van Leeuwenhoek[7]).
Louis Pasteur | |||||
---|---|---|---|---|---|
franca sciencisto | |||||
Persona informo | |||||
Louis Pasteur | |||||
Naskiĝo | 27-an de decembro 1822 (1822-12-27) en Dole, Resurtronigo | ||||
Morto | 28-an de septembro 1895 (1895-09-28) (72-jaraĝa) en Castle of Villeneuve-l'Étang | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Tombo | Institut Pasteur vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Francoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo • Lycée Saint-Louis • Universitato de Parizo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Jean-Joseph Pasteur vd | ||||
Edz(in)o | Marie Pasteur vd | ||||
Infanoj | Marie-Louise Pasteur • Jean-Baptiste Pasteur vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mikrobiologo • kemiisto • universitata instruisto • biokemiisto • agronomo • natursciencisto • biologo • litografisto • artisto • botanikisto vd | ||||
Laborkampo | kemio • mikrobiologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Antoine-Jérôme Balard vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | vakcino kontraŭ rabio ❦ Institut Pasteur vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pasteur estis responsa pri la malakcepto de la doktrino de spontanea generado. Kun la helpo de la Franca Akademio de Sciencoj, liaj eksperimentoj pruvis, ke en sterilizitaj kaj sigelitaj flaskoj, nenio iam disvolviĝis; kaj, inverse, en sterilizitaj sed malfermaj flaskoj, mikroorganismoj povas kreski.[8] Pro tiu eksperimento, la akademio havigis al li la Premion Alhumbert kiu konsistis el 2 500 frankoj en 1862.
Pasteur estas konsiderata kiel unu el la patroj de la mikroba teorio pri malsanoj, kiu estis minora medicina koncepto tiame.[9] Liaj multaj eksperimentoj montris, ke la malsanoj povas esti preventitaj mortigante aŭ haltigante ĝermojn (mikroboj), tiel rekte subtenante la mikroban teorion kaj ties aplikadon en klinika medicino. Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro sia invento de la tekniko trakti lakton kaj vinon por haltigi bakterian poluadon, procezo nune nomata pasteŭrizado. Pasteur faris gravajn malkovrojn en kemio, ĉefe pri la molekula bazo por la nesimetrio de kelkaj kristaloj kaj la "racemizacio". Frue en sia kariero, lia esplorado pri la tartrata acido rezultis en la unua kompreno de tio kio estas nune nomata optikaj izomeroj. Lia verko preparis la vojon al la nuntempa kompreno de fundamenta principo en la strukturo de organikaj kombinaĵoj.
Li estis la direktoro de la Institut Pasteur, establita en 1887, ĝis sia morto, kaj liaj restaĵoj estis entombigitaj en kripto sub la instituto. Kvankam Pasteur faris elrompajn eksperimentojn, lia reputacio iĝis asocia kun diversaj polemikoj. Historia retaksado de lia notkajero pruvis, ke li praktikis trompojn por superi siajn rivalojn.[10][11]