scienca organizo de Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rusia Akademio de Sciencoj (ruseРоссийская академия наук, Rossíjskaja akadémija naúk[rɐˈsʲijskəjə ɐkɐˈdʲemʲɪjə nɐˈuk], mallonge ruseРАН, RAN) estas supera scienca organizo de Rusio, gvida centro de fundamentaj esploroj en naturaj kaj sociaj sciencoj de la lando. Ĝi en 1991 evoluiĝis el la antaŭa Akademio pri Sciencoj de Sovetunio.
En Rusio krom RAN estas ankoraŭ 3 fakaj ŝtataj akademioj: Rusa Akademio pri klerigado (ĝis 1991 - Akademio de pedagogiaj sciencoj de USSR), Rusa akademio pri arkitekturo kaj konstruaj sciencoj, Rusa Arta Akademio; Laŭ la Rusa Federacia Leĝo N 6 pri «Pri la scienco kaj ŝtata scienc-teknika politiko», tiu ĉi akademioj estas nekomercaj ŝtataj organizoj. Krom ili ekzistas ankaŭ neŝtataj komercaj akademioj.
Nuntempe la Akademio estas formita laŭ la branĉa kaj teritoria principo kaj ĝi enhavas 13 fakojn de RAN (laŭ sciencoj) kaj 4 regionajn filiojn, kaj ankaŭ 15 regionajn sciencajn centrojn. Krom tio RAN havas plurajn institutojn.
Fako de matematikaj sciencoj
Sekcio de matematiko
Sekcio de aplikataj matematiko kaj informadiko
Fako de fizikaj sciencoj
Sekcio de ĝenerala fiziko kaj astronomio
Sekcio de nuklea fiziko
Fako de energetiko, maŝinkonstruado, meĥaniko kaj kontrolprocesoj
Sekcio de meĥaniko
Sekcio de maŝinkonstruado
Sekcio de energetiko
Fako de informadikaj teknologioj kaj komputikaj sistemoj
Fako de ĥemio kaj scienco pri materialoj
Sekcio de ĥemio
Sekcio de sciencoj pri materialoj
Fako de biologiaj sciencoj
Sekcio de fizika kaj ĥemia biologio
Sekcio de biologio
Fako de sciencoj pri la Tero
Fako de sociaj sciencoj
Sekcio de filozofio, sociologio, psikologio kaj rajto
Sekcio de ekonomiko de UN
Fako de historiaj kaj sciencoj
Fako de fiziologio
Fako de medicinaj sciencoj
Fako de terkulturaj sciencoj
Fako de tutmondaj problemoj kaj internaciaj rilatoj
Vladikaŭkaza scienca centro de RAN kaj de la Registaro de la Respubliko Norda Osetio - Alanio
Dagestana scienca centro de RAN
Kabardina Balkara scienca centro de RAN
Kazana scienca centro de RAN
Karela scienca centro de RAN
Kola scienca centro de RAN
Scienca centro de RAN en Ĉernogolovka
Puŝĉina scienca centro de RAN
Niĵnij Novgoroda centro de RAN
Samara scienca centro de RAN
Sankt-Peterburga scienca centro de RAN
Saratova scienca centro de RAN
Troicka scienca centro de RAN
Ufa scienca centro de RAN
Suda scienca centro de RAN
Gennadij Krasnikov — prezidanto de RAN (2022)
Vic-prezidantoj:
Sergej Aldoŝkin
Nikolaj Dolguŝkin
Stepan Kalmukov
Jurij Kulĉin
Nikolaj Makarov
Vladislav Panchenko
Valentin Parmon
Miĥail Piradov
Viktor Rudenko
Sergej Ĉerniŝev
1724 — Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj estas fondita en Sankt-Peterburg laŭ la ukazo de imperiestro Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. La Akademio estis formita laŭ la modelo de la okcidentaj akademioj. Tamen malsame de ili, RAN estis pli dependa de la ŝtato.