From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Unio de Akademioj (france Union Académique Internationale akronime UAI) estas internacia organizaĵo kiu funkcias kiel federacio de akademioj aŭ grupoj de akademioj, je nacia nivelo, kaj similaj entoj kun la celo kunlabori internacie en sciencaj kaj kulturaj kampoj. La institucio estis kreita en 1919 laŭ iniciato de la franca Akademio de Surskriboj kaj Beletro, kvankam ĝia unua ĝenerala asembleo okazis en Bruselo en 1920, la urbo kie troviĝas la sidejo de la konstanta sekretariejo [1].
Internacia Akademia Unio | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo | |||||
Komenco | 1919 vd | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝiaj celoj estas: antaŭenigi la kunlaboron de akademioj dediĉitaj precipe al filologiaj, arkeologiaj, historiaj sciencoj kaj sociaj , moralaj kaj politikaj sciencoj en larĝa signifo.
La franca kaj la angla estas la oficialaj lingvoj de la unio.
La UAI konsistas el Konstanta Konsilio, kun prezidanto, du vicprezidantoj kaj kvin membroj, Administra Sekretariejo kaj la Ĝenerala Asembleo; krom sciencaj komisionoj kaj sekcioj, administradkomisiono, financo kaj kontokomisiono, kaj aliaj ad hoc komisionoj por novaj projektoj.
La organiza strukturo inkluzivas konstantan branĉon kun la oficiala oficejo kaj administra sekretariejo; la plej grava korpo estas la ĝenerala kunveno de ĝiaj membroj. Ekzistas ankaŭ sciencaj komitatoj, administraj komitatoj, financa kaj kontada komitato kaj spontane kunmetitaj komitatoj por novaj aŭ specialaj projektoj [2].
Surbaze de kiel projekto rilatas al la Unio, ekzistas tri projektkategorioj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.