![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6e/Coat_of_arms_of_the_Royal_Society.svg/langeo-640px-Coat_of_arms_of_the_Royal_Society.svg.png&w=640&q=50)
Reĝa Societo de Londono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio, angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge, estas klerula societo de Britio. Fondita en 1660, ĝi foje estas konsiderata la plej malnova senrompe ankoraŭ ekzistanta scienca akademio en la mondo,[1] sed ankaŭ la germana akademio Leopoldina, fondita en 1652, ofte estas tiel priskribita.[2][3][4][5]
Reĝa Societo de Londono | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() Sidejo de la Reĝa Societo | |||||
akademio de sciencoj erudicia societo eldonejo de malfermita aliro eldonejo nacia akademio ![]() | |||||
moto | nullius in verba “je nenies vortoj” | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 28 novembro 1660 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 30′ 22″ N, 0° 7′ 56″ U (mapo)51.506111111111-0.13222222222223 | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
urbo | Londono | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Adrian Smith (en) ![]() ![]() | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭ scienca akademio de Britio, Irlando kaj la Brita Regnaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, la Reĝa Irlanda Societo (1785), pri Skotlando la Reĝa Societo de Edinburgo (1783).
La latina moto de la societo, nullius in verba, “je nenies vortoj”, indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (farita per eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.[6]