![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/71/Institut_Pasteur%252C_Paris_1.jpg/640px-Institut_Pasteur%252C_Paris_1.jpg&w=640&q=50)
Institut Pasteur
sanorganizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pasteur-Instituto aŭ Instituto Pasteŭro (france: Institut Pasteur) estas franca komunutila fondaĵo por esplori biologion, aparte la mikroorganismojn, malsanojn kaj vakcinojn.
Institut Pasteur | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1887 vd | |
Geografia situo | 48° 50′ 25″ N, 2° 18′ 40″ O (mapo)48.8402782.311111 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Agareo |
esplora institucio | |
Fondinto(j) | Louis Pasteur vd | |
Ĉefestro(j) | Yves Saint-Geours (en) ![]() ![]() | |
Membro de | Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro Renater (en) ![]() Konsorcio Couperin Asocio Universitata de Franclingvio ![]() | |
Filioj | Centre d'investigation clinique de Nantes (en) ![]() Department of Virology (en) ![]() Department of Genomes & Genetics (en) ![]() Laboratoire des Systèmes Macromoléculaires et Signalisation (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | foundation | |
La nomo de la instituto honoras la pioniron de mikrobiologio Louis Pasteur, la malkovrinto de protekta vakcino kontraŭ rabio, kiu fondis la instituton la 4-an de junio 1887 kaj estis ties unua direktoro.
La renoma instituto havas elstaran rangon pro sia baza esploro pri infektaj malsanoj kaj atingis multajn bonegajn rezultojn, interalie estis sciencistoj el Pasteur-Instituto la unuaj por malkovri la aidoso-viruson HIV (Françoise Barré-Sinoussi kaj Luc Montagnier, nobelpremiitoj 2008).
La Institut Pasteur de Lille (Instituto Pasteur de Lille) mallongigite kiel Pasteur-Lille, IPL, estas esplorcentro kaj membro de la reto de la Pasteur Instituto.