Konifera ekoregiono en Sudorienta Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La sudorient-usonaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Sudorienta Usono. Kune kun la sudorient-usonaj miksaj arbaroj, la sudorient-usonaj koniferaroj konstituas la "sudorient-usonajn koniferajn kaj foliajn arbarojn", tutmondaj 200-regionon.
Ĝi estas la plej vasta konifera ekoregiono oriente de Misisipo [1] .
Tiu ekoregiono havas humidan subtropikan klimaton kun signifan precipitaĵon tutjare.
La historia vegetaĵaro estis dominata de duonarbaroj de longfolia pino (Pinus palustris) kun subarbaraĵo de Aristida stricta (poacoj). Aliaj naturaj komunumoj inkludas pinajn savanojn, flatwoods (pinarojn kun lignecaj subarbaraĵoj), kaj kserofitajn foliarbarojn [1].
Tiuj estas duonarbaroj dominataj de longfolia pino kaj kondiĉigataj de oftaj fajroj. La "altaĵaj atlantikmarbord-ebenaĵaj longfoli-pinaj duonarbaroj" troviĝas sur altaĵoj kaj sur la pli altaj partoj de altejaj-humidejaj mozaikoj, dum la "orient-golfmarbord-ebenaĵaj longfoli-pinaj duonarbaroj" troviĝas sur ondadantaj dissekcitaj altaĵoj, landinterne de la marbordaj ebenaĵoj. La grundoj estas bone al troe drenataj. Arbedaj kverkoj kiel ekzemple Quercus laevis kaj Quercus incana ofte estas subarbaraĵaj. La herbeca tavolo estas dominata de poacoj, precipe de Aristida stricta en la nordo kaj de Aristida beyrichiana en la sudo [2][3].
La floridaj longfoli-pinaj sablomontetoj konsistas el arbareroj de longfolia pino sur tre bone drenitaj, sablaj montetoj de la marbordaj ebenaĵoj de Florido. Tiuj arbareroj estas daŭrigataj de oftaj fajroj. Quercus laevis estas ofta en la subarbaraĵo. Aristida beyrichiana konsistigas la arbedotavolon [4].
La orient-golfaj marbord-ebenaĵaj pinaj flatwoods estas arbaroj kaj duonarbaroj sur larĝaj, sablaj ebenaĵoj laŭlonge de la norda Meksika Golfo. La arboj estas tipe longfolia pino aŭ Eliot-pino (Pinus elliottii). Fajroj estas nature oftaj, okazante ĉiujare ĝis ĉiujn kvar jarojn. La subarbaraĵa vegetaĵaro varias de maldensa kaj herba al densa kaj arbeda, depende de la fajrohistorio. La arbedoj inkludas Cyrilla racemiflora, Ilex coriacea, Ilex glabra, Lyonia lucida (erikacoj), kaj Serenoa repens (arekacoj) [5].
La sudaj marbord-ebenaĵaj laget-taksodiaj kupoloj estas malgrandaj arbarkovritaj humidejoj karakterizitaj per sia kupolforma aspekto, kun pli altaj arboj en la centro kaj pli mallongaj arboj ĉirkaŭ la perimetro. Tiuj humidejoj troviĝas sur nebone drenitaj depresioj ĉirkaŭataj de pinaj flatwoods. Lageta taksodio (Taxodium ascendens) dominas la kanopeon, kiun ĝi samhavas kun Nyssa biflora (kornusacoj) kaj storaka likvidambaro (Liquidambar styraciflua) [6].
La sudaj marbord-ebenaĵaj kverkokupolo kaj hamoko prezentiĝas kiel densaj arbareroj de ĉiamverdaj kverkoj en malgrandaj pecetoj sur malprofundaj depresioj aŭ malaltaj montetoj. Tiuj arbaroj estas diferencaj de la ĉirkaŭaj vivejoj, kiuj ofte estas longfoli-pine dominataj. En mezofitaj ejoj, oftaj specioj estas Quercus virginiana, Quercus hemisphaerica kaj Diospyros virginiana. La subarbaraĵo estas malabunda, kun Campsis radicans kaj Smilax spp. En sekegaj ejoj, komunaj specioj estas Quercus geminata, longfolia pino, Quercus virginiana, Aristida stricta kaj Stylisma humistrata [7].
Sudaj marbord-ebenaĵaj hamokoj estas trovitaj en la ebenaĵaj malaltaĵoj de la sudaj kaj ekstremaj partoj de la marborda ebenaĵo, kutime sur kalkoŝtonosubstratoj. Tiuj arbaroj de ĉiamverdaj kaj deciduaj foliarboj troviĝas proksime de la riverebenaĵoj de fontoriginaj riveroj kun relative konstantaj akvoreĝimoj. Ili povas esti grandaj areoj de larĝaj, malprofundaj malsekejoj. Oftaj arboj inkludas Chamaecyparis thyoides, Ulmus americana, Magnolia virginiana, Quercus laurifolia, Quercus virginiana, Sabal palmeto. Ilex cassine estas tipa arbedo [8].
Sur la golf-marborda ebenaĵo, la apudmarborda arbaro konsistas el mozaiko de arbaroj kaj arbedaroj sur baroero-insuloj kaj strandoj. Ĝi troviĝas en ŝirmitaj lokoj malantaŭ marbordaj dunoj kaj herbejoj. La arbaroj estas dominataj de miksaĵo de koniferaj kaj foliarbaj ĉiamverdaj arboj, inkluzive de sablopino (Pinus clausa), Eliot-pino, longfolia pino, Quercus virginiana, Sabal palmeto, Carya glabra kaj Carya pallida. Malsekejoj estas dominataj de lagetaj taksodioj kaj de virginia magnolio (Magnolia virginiana). Vento- kaj salosprajaĵo de la oceano povas igi tiujn arbarojn prezentiĝi pritonditaj kaj skulptitaj [9].
En la atlantik-marborda ebenaĵo, apudmarborda arbaro konsistas el arbaroj kaj arbedaroj sur stabiligitaj altaj dunoj de bariero-insuloj kaj strandoj. Kverkoj emas superregi la subarbaraĵon, ofte Quercus virginiana kaj Quercus geminata. Duonarbaroj dominataj de pinospecioj inkludas longfolian pinon, Eliot-pinon kaj Pinus serotina. La subarbaraĵo estas densa kaj arbeda kaj enhavas Quercus virginiana, Quercus geminata, Quercus hemisphaerica, Quercus chapmanii, Quercus myrtifolia, kaj Magnolia grandiflora [10].
Tiu arbarotipo inkludas gamon da deciduaj kverkaroj kaj miksaj ĉiamverdaj arbaroj dominataj de kverkoj. Pinoj ofte ĉeestas ankaŭ. Tiu arbaro troviĝas en fajro-ŝirmataj lokoj ĉirkaŭataj de pin-dominitaj altaĵoj, inkluzive de deklivoj proksime de riveroj kaj dolinoj. Quercus hemisphaerica estas la tipa kverkospecio; Quercus stellata, Quercus falcata kaj Quercus alba troviĝas en la sama asocio. La arbarokanopeo povas esti varia, inkluzive de karioj kaj aliaj durlignospecioj. Oftaj pinoj inkludas torĉpinon (Pinus taeda), glatan pinon (Pinus glabra), aŭ mallongfolian pinon (Pinus echinata). En la sudo, tio iĝas la suda marbord-ebenaĵa kverkokupolo kaj hamoko [11].
En la suda atlantik-marborda ebenaĵo, mezofita deklivarbaro estas trovita sur krutaj deklivoj, klifoj, kaj ŝirmataj ravinoj. Fajro estas malofta. La arbaroj troviĝas sur humidetaj grundoj, kaj enhavas speciojn ne trovatajn en aliaj arbarosistemoj en la areo. Tiuj specioj inkludas grandfolian fagon, Magnolia grandiflora kaj Illicium floridanum. La rilata orienta Golf-marbord-ebenaĵa norda mezofita durligno-deklivarbaro troviĝas en la nordo kaj havas pli da foliarboj [12].
En la landinterna orient-golfa marborda ebenaĵo, la mezofita deklivarbaro konsistas el deciduaj foliarbaroj trovitaj sur deklivoj kaj en ravinoj. Ili okupas mezofitejojn inter pli sekaj altaĵoj kaj pli humidaj riveretoj. Grandfolia fago, Quercus alba kaj Quercus pagoda estas la karakterizaj arbospecioj. Torĉpino estas komuna en la suda parto de la areo. La rilata suda marbord-ebenaĵa mezofita deklivarbaro estas trovita en la sudo [13].
Tiuj arbaroj troviĝas en sekejoj kaj sekejoj-humidetejoj kaj estas dominataj de kverkoj kaj karjoj. Tiuj vivejoj estas protektataj kontraŭ fajroj per aŭ kruta topografio, aŭ izoliteco, aŭ limigata flamabileco de la vegetaĵaro. Tipaj kanopeospecioj inkludas Quercus alba, Quercus hemisphaerica, Carya tomentosa kaj Carya glabra [14].
La floridaj altaĵaj dolĉakvomarĉoj troviĝas en malprofundaj torfplenaj valoj, la basenoj de sekigitaj lagoj, kaj je la limoj de ekzistantaj lagoj. La vegetaĵaro mozaiko inkludas gamon da plejparte herbecaj plantokomunumoj, variantaj laŭ la akvoprofundo. Profunda akvo subtenas diversajn subakvajn kaj flosigantajn plantojn. Metro-profunda akvo subtenas emerĝajn herbecajn plurjarulojn, tipe en densaj, unuspeciaj aroj; tiuj specioj inkludas Typha latifolia, Pontederia cordata kaj Nelumbo lutea. Malprofundaj areoj nur enakvigataj dum la pluvsezono subtenas pli da poaca vegetaĵaro, inkluzive de Panicum hemitomon kaj Leersia hexandra. Ŝanĝoj pri subsidenco kaj drenado kaŭzas ŝanĝojn de tiuj vivejoj en la daŭro de la tempo. Grundoj povas esti malpuraj, lomaj, aŭ sablaj, sed ili estas ĝenerale super penetreblaj subgrundoj kiuj kreas konstantan akvotavolon dum plimulte da la jaro. Tiuj marĉoj ankaŭ povas esti nomataj herbejoj aŭ prerioj [15].
La ne-apudriveraj sudaj marbord-ebenaĵaj marĉoj troviĝas en vastaj, laŭsezon-inundataj depresioj for de riveroj. Ejoj ofte estas arbarkovritaj de arboj inkluzive de marĉa taksodio (Taxodium distichum), Nyssa biflora, ĉiamverdaj arbedoj, kaj angiospermoj. Eliot-pino foje ĉeestas. Karakterizaj arbedoj inkludas Cliftonia monophylla, Cyrilla racemiflora, Lyonia lucida, kaj Smilax laurifolia [16].
La sudaj marbord-ebenaĵaj riverebenaĵarbaroj troviĝas en la basenoj de nigra-akvo riveroj kaj riveretoj. Tipaj arboj inkludas marĉan taksodion, Nyssa aquatica kaj Chamaecyparis thyoides [17].
En la ekoregiono vivas 236[18] da birdospecioj kaj 54[18] da mamulospecioj.
Maturaj longfoli-pinaroj estas grava vivejo por la endanĝerigita blankvizaĝa buntpego (Picoides borealis) kaj la georgia dezerta testudo (Gopherus polyphemus)[1].
Hodiaŭ, preskaŭ ĉiuj maturaj arbareroj de longfolia pino estas malaperintaj, kaj nur kelkaj izolitaj ejoj daŭre enhavas grandan naturan vivejon. En multaj lokoj, la longfoli-pinaj arbaroj estis anstataŭigataj de plantejoj de Eliot-pino (Pinus elliottii), kiuj havas malpli da biodiverseco ol la indiĝena vivejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.