From Wikipedia, the free encyclopedia
Strogonovko (ruse Строгоновка[1], ukraine Строгонівка, krime-tatare Mamaq) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3099 homoj[2].
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Strogonovko ruse Строгоновка ukraine Строгонівка krime-tatare Mamaq | |||
Foto de la centra parto de la vilaĝo | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Trudova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 57′ N, 34° 11′ O (mapo)44.94361111111134.181388888889 | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | 310 m | ||
Areo: | 4,6 km² | ||
Loĝantaro: | 3099 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97582 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Mamak (antaŭ 1948) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Strogonovko en la Komunejo | |||
La vilaĝo situas kelkajn kilometrojn sudoriente de Simferopolo, etendiĝante je ĉ. 4,5 kilometrojn laŭlonge de la rivero Malgranda Salgiro. Krom Simferopolo la plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Denisovko, situanta 1,5 kilometrojn pli supre laŭ la fluo de la rivero.
La unua fidinda skriba mencio pri Strogonovko aperis en la jaro 1784, kiam estis menciita la ekzisto de du apartaj vilaĝoj sur la nuna loko (Mamak kaj Mamak Baurĉi), kiuj poste unuiĝis en unu vilaĝon Mamak. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 56 kortoj kaj estis loĝata de 425 homoj (ĉiuj ili estis krime-tataroj).
Meze de la 19a jarcento la vilaĝo ege malkreskis pro amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion. Tiel, laŭ la informoj de la jaro 1864 la vilaĝo estis loĝata de nur 36 homoj; en 1887 — de 84 homoj. Ekde la jaro 1892 la vilaĝo denove konsistas el du partoj (menciataj jen kiel Rusa kaj Tatara Mamak-oj, jen kiel Supra kaj Malsupra Mamak-oj). Poste al ili aldoniĝis eĉ tria parto.
En la jaro 1944 post la deporto de la krime-tatara loĝantaro la vilaĝo (same kiel multaj aliaj vilaĝoj kaj regionoj de Krimeo) ege malgrandiĝis, pro kio oni organizis amasan transloĝigon de la kamparanoj el diversaj regionoj de RSFSR[3]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la estraro de la supera konsilio de RSFSR la nomoj Supra Mamak, Malsupra Mamak kaj Mamak estis ŝanĝitaj respektive al Supra Strogonovko, Malsupra Strogonovko kaj Meza Strogonovko[4].
Per la decido de la Krimea plenum-komitato la 8an de septembro 1958 la tri apartaj vilaĝoj estis unuigitaj kiel unu sub la nomo Strogonovko[5]. Ekde la jaro 1975 la vilaĝo apartenas al la Trudova komunumo.
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 3099 homoj[2] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 2714 loĝantojn[6]). La areo de la vilaĝo estas 463,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas iom pli ol 1000[6]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.
Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al aliaj apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo situas granda psikiatria malsanulejo (Krimea respublika institucio «Psikiatria malsanulejo № 5»)[7], pro tio en la parola tradicio de simferopolanoj la nomo Strogonovko foje havas iom specifan humuran kromsencon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.