From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivanovko (ruse Ивановка, ukraine Іванівка, krime-tatare Cañatay) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 975 homoj[1].
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Ivanovko ruse Ивановка ukraine Іванівка krime-tatare Cañatay | |||
Foto de la vilaĝo | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Trudova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 56′ N, 34° 15′ O (mapo)44.93666666666734.248888888889 | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~410 m | ||
Areo: | 1,35 km² | ||
Loĝantaro: | 975 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97581 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Ĝanataj (antaŭ 1948) | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Ivanovko en la Komunejo | |||
La vilaĝo situas 7 kilometrojn sudoriente de Simferopolo, okupante la malgrandan valon, formitan de la rivereto Terenair (kiu estas dekstra alfluanto de Malgranda Salgiro). La pli supraj partoj de la vilaĝo situas sur la nordokcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Lazarevko (situanta ĉ. 1 kilometron sudoriente), Denisovko (situanta 1 kilometron sudokcidente) kaj Opuŝko (situanta 2,5 kilometrojn nordoriente).
La moderna Ivanovko aperis en la jaro 1948 per unuigo de la du apartaj vilaĝetoj: Ĝanataj (kies ekzisto estis unuafoje atestita en la fontoj de la jaro 1784) kaj Novoivanovka (kiu estis unuafoje menciita nur en la jaro 1887).
La vilaĝo Ĝanataj estis dekomence loĝata nur de krime-tataroj; laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 14 kortoj kaj estis loĝata de 77 homoj. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo signife malgrandiĝis pro la amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Laŭ la informoj de la jaro 1887 en Ĝanataj loĝis 16 homoj; samjare aperas la unua mencio pri Novoivanovka, en kiu dekomence dominis slava (aŭ kristana) loĝantaro.
La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝoj Ĝanataj kaj Novoivanovka estis unuigitaj sub la nomo Ivanovko[2] (verŝajne, per tio oni volis iel kompensi la senhomiĝon de Ĝanataj post la deporto de la krime-tatara popolo, kiu okazis en 1944).
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 975 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 933 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 134,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas ĉirkaŭ 400[3]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.
Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.