Zaleso (ruse Залесье, ukraine Залісся, krime-tatare Zalesye) estas relative nova vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1085 homoj[1].
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Zaleso ruse Залесье ukraine Залісся krime-tatare Zalesye | |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Perova komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 53′ N, 34° 6′ O (mapo)44.88694444444434.103055555556 | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~430 m | ||
Areo: | 0,196 km² | ||
Loĝantaro: | 1085 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97567 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Geografio
La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto, tuj sude de Simferopolo (kies fakta antaŭurbo ĝi nun estas) en la ravino inter du kuestoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro. Krom Simferopolo mem la plej proksimaj loĝlokoj al Zaleso estas la vilaĝoj Obrivo, Novonikolajevko, Ukrainko kaj Fontano (ĉiuj tiuj vilaĝoj same kiel Zaleso situas tre proksime al la limoj de Simferopolo).
Historio
La vilaĝo aperis kiel setlejo de agrikulturaj laboristoj de la novkreita sovĥozo komence de la 1950aj jaroj (kvankam la unuaj domoj kaj malgrandaj agrikulturaj entreprenoj aperis ĉi tie, verŝajne, jam en la 1930aj jaroj).
La 8an de septembro 1958 per la decido de la Krimea plenum-komitato la setlejo ricevis statuson de vilaĝo kun la nomo Zalesje (la rusa nomo signifas laŭvorte transarbara loko).
Nuntempo
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1085 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1049 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 19,6 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 371[2].
La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo kaj birdobredado (en la vilaĝo funkcias kelkaj birdofabrikoj). La vilaĝo estas transporte ligita al Simferopolo per la enurbaj busaj linioj.
Referencoj
Ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.