From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stokholma Internacia Pacesplora Instituto (angle Stockholm International Peace Research Institute, mallongigita SIPRI) estas fondaĵo de tipo de esplorinstituto-pensfabriko situanta en Stokholmo, Svedio.
Stokholma Internacia Pacesplora Instituto | |||||
---|---|---|---|---|---|
research institute of international relations (en) war studies (en) pensfabriko neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 6-a de majo 1966 vd | ||||
Geografia situo | 59° 22′ 11″ N, 18° 0′ 53″ O (mapo)59.369618.0148 | ||||
Lando(j) | Svedio vd | ||||
Sidejo | Solna | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Tage Erlander • Alva Myrdal vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | stiftelse | ||||
La instituto estis fondita en 1966 kaj ĝia misio estas disponigi informojn, analizojn kaj rekomendojn pri armitaj konfliktoj, elspezoj por aĉetado de armiloj, armilkomerco, same kiel la malmuntado kaj kontrolo de armiloj [1]. La esplorado de la instituto estas bazita sur malfermaj fontoj kaj estas celita por decidantoj, esploristoj, amaskomunikilaj kanaloj same kiel la ĝenerala publiko [2].
En 1964, sveda ĉefministro Tage Erlander reklamis ideon por establi pacan esplorinstituton por festi 150 sinsekvajn jarojn da paco en Svedio.
Sveda Reĝa Komisiono prezidita de ambasadoro Alva Myrdal prezentis raporton en 1966 kun propono establi internacian esplorinstituton, kiu poste estis nomita la Internacia Paca Esplorinstituto, kaj en la angla per ĝia akronimo SIPRI.
La esploroj de la instituto celas kontribui al la "kompreno de la antaŭkondiĉoj por daŭrigebla paco kaj la paca solvado de internaciaj konfliktoj".
La SIPRI-Esplorinstituto konsistas el estraro de direktoroj, ĉefoficisto, vicĉefoficisto, esplorteamo kaj subtenteamo. La estraro de direktoroj faras decidojn pri aferoj de graveco al la planoj kaj celoj de la organizo, agadoj kaj kontrolo de la financaj aferoj de la instituto. La aliaj aferoj estas la respondeco de la CEO.
La estraro de direktoroj inkludas naŭ ŝtatoficistojn en la kampoj de politiko kaj esplorado. La estraro estas nuntempe prezidata de s-ro Stefan Löfven, la eksa ĉefministro de Svedio, kiu ekoficis la 1-an de junio 2022 [3].
La ĉefoficisto, kiu estas nomumita de la sveda registaro, respondecas pri la laborprogramo de la SIPRI-Instituto. La nuna ĉefoficisto estas S-ro Dan Smith, kiu estis nomumita al la posteno en septembro 2015.
La esploroj en la instituto estas farataj de internacia teamo de esploristoj, kiu inkluzivas ĉirkaŭ 46 esploristojn kaj esplorhelpantojn.
La laborplano de la instituto nuntempe traktas tri ĉefajn temojn:
Kun la sekvantaj esploraj areoj:
La publikaĵoj kaj datenoj de la instituto estas distribuitaj al diversaj spektantaroj inkluzive de politikofaristoj, esploristoj, ĵurnalistoj, diversaj organizoj same kiel al koncernatoj en la publiko. La rezultoj de la esploroj de la instituto estas disvastigitaj per eldonado de libroj, eldonado de raportoj kaj ankaŭ per konferencoj kaj seminarioj. La ĉefa eldonaĵo de la instituto estas la jarlibro, kiu unue estis eldonita la 12-an de novembro 1969. La resumo de la jarlibro estas tradukita en plurajn lingvojn inkluzive de la kataluna, nederlanda, persa, franca, itala, korea, hispana kaj sveda [23].
Serio de SIPRI [24]:
En la amplekso de esplorado, studado kaj disdonado de scioj, la Instituto SIPRI organizas grandan nombron da laborrenkontiĝoj, konferencoj, seminarioj kaj prelegoj, kiuj ebligas kunvenigi larĝan spektron de kompetenteco por interŝanĝo de opinioj, informoj kaj scioj pri la koncernaj temoj [25][26].
Financa subteno por la SIPRI-Instituto venas plejparte de registaroj same kiel de sendependaj homamaj organizoj ĉirkaŭ la mondo. La instituto ankaŭ ricevas fiksan jaran buĝeton de la sveda registaro, buĝeton kiu estas aprobita fare de la sveda parlamento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.