Stanley Earl KRAMER (29a de septembro, 1913 – 19a de februaro, 2001) estis usona kina reĝisoro kaj produktoro, responsa pri la farado de multaj el la plej famaj nomitaj "mesaĝaj filmoj" de Holivudo.[1] Kiel sendependa produktoro kaj reĝisoro, li altiris atenton al temoj de sociaj aferoj kiujn plej studioj kaj kinentreprenoj evitis. Inter la aferoj pritraktitaj en liaj filmoj estis rasismo (en The Defiant Ones kaj Guess Who's Coming to Dinner), nuklea milito (en On the Beach), avaremo (en It's a Mad, Mad, Mad, Mad World), kreadismo kontraŭ evoluismo (en Inherit the Wind) kaj kaŭzoj kaj efikoj de faŝismo (en Judgment at Nuremberg). Aliaj elstaraj filmoj liaj estas High Noon (1952, kiel produktoro), The Caine Mutiny (1954, kiel produktoro), kaj Ship of Fools (1965).

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Stanley Kramer
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1913 (1913-09-29)
en Broklino
Morto 19-an de februaro 2001 (2001-02-19) (87-jaraĝa)
en Woodland Hills
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Novjorko
Stern School of Business (en) Traduki
DeWitt Clinton High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Karen Sharpe (en) Traduki (19662001)
Marilyn Erskine (en) Traduki (19451945) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kat Kramer (en) Traduki
 ( Karen Sharpe (en) Traduki)
Casey Kramer (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmproduktoro
aŭtobiografo
filmreĝisoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1933–1979 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Rezulto

La reĝisoro Steven Spielberg priskribis lin kiel "nekredeble talentohava viziisto",[2] kaj "unu el niaj plej grandaj filmistoj, ne nur pro la arto kaj pasio kiujn li metis sur la ekrano, sed pro la efiko kiun li faris sur la konscio de la mondo."[1] Kramer estis rekonita pro sia fiera sendependemo kiel produktoro-reĝisoro, kaj la verkisto Victor Navasky skribis, ke "inter sendependuloj ... neniu aspektis pli esprimiva, pli liberala, pli batalema ol la juna Stanley Kramer." Lia amiko, Kevin Spacey, dum sia akceptodiskurso en la okazo de 2015 de la Oraj Globoj, honorigis la verkaron de Kramer, nomante lin "unu el la plej grandaj filmistoj el ĉiuj epokoj."[3][4]

Spite la diversan kritikan akceptadon, kaj tiaman kaj nuntempan, la verkaro de Kramer ricevis multajn premiojn, kiel 16 Oskar-premiojn kaj 80 nomumojn, kaj li estis nomumita naŭfoje ĉu kiel produktoro ĉu kiel reĝisoro.[5] En 1961, li ricevis la Memorpremion Irving G. Thalberg. En 1963, li estis membro de la ĵurio en la 3a Moskva Internacia Kinofestivalo.[6] En 1998, li ricevis la unuan avangardan premion de NAACP agnoske de "la fortaj sociaj temojn kiuj enestas lian verkaron". En 2002, oni kreis la premion Stanley Kramer, por atribuontoj kies verkaro "klare lumigos provokajn sociajn aferojn".[2]

Filmaro

Kiel produktoro kaj reĝisoro

  • Not as a Stranger (1955)
  • The Pride and the Passion (1957)
  • The Defiant Ones (1958)
  • On the Beach (1959)
  • Inherit the Wind (1960)
  • Judgment at Nuremberg (1961)
  • It's a Mad, Mad, Mad, Mad World (1963)
  • Ship of Fools (1965)
  • Guess Who's Coming to Dinner (1967)
  • The Secret of Santa Vittoria (1968)
  • R. P. M. (1970)
  • Bless the Beasts and Children (1971)
  • Oklahoma Crude (1973)
  • The Domino Principle (1977)
  • The Runner Stumbles (1979)

Kiel nur produktoro

  • So This Is New York (1948)
  • Champion (1949)
  • Home of the Brave (1949)
  • The Men (1950)
  • Cyrano de Bergerac (1950)
  • Death of a Salesman (1951)
  • High Noon (1952)
  • The Sniper (1952)
  • The Member of the Wedding (1952)
  • Eight Iron Men (1952)
  • The Wild One (1953)
  • The Juggler (1953)
  • The 5,000 Fingers of Dr. T (1953)
  • The Caine Mutiny (1954)
  • Pressure Point (1962)
  • A Child Is Waiting (1963)

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.