germana Protestanta teologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf Karl BULTMANN (Wiefelstede, la 20-an de aŭgusto 1884 – Marburgo, la 30-an de julio de 1976) estis germana evangelia teologo.
Bultmann estis filo de protestanta pastoro. Ekde 1895 ĝis 1903 li vizitas la humanistan gimnazion de la najbara Oldenburg. Post la abiturientiĝo li studas evangeliisman teologion en Tübingen, Berlino kaj Marburg, kie magistriĝis en 1910 kaj, du jarojn plimalfrue, li gajnis habilitiĝon al la instruo, kiun li ekzercis en la postaj jaroj ĝis la pensiiĝo (1951), kaj kiu tamen li pluekzercis kiel neetata profesoro. Li docentis en Breslau (1916-20), Gießen (1920-21) kaj Marburg (1921-1951).
Liaj ekzegeza metodo kaj konsekvaj rezultoj komplete riveliĝis per la verko “Die Geschichte der synoptischen Tradition“ (Historio de la sinoptika tradicio - 1921), kiu estas, ankoraŭ hodiaŭ, esenca instrumento por la scienca Novtestamenta esploro eĉ ĉe fakuloj kiuj malakceptas ĉu la analizon de Bultmann rilate al la rakontaj unuoj je kiuj estus faritaj la Evangelioj kaj al la utiligo en la Nova Testamento de la Vortfiguroj kaj retorikaj tropoj, ĉu tiun kritikon de la formoj, pri kiu Bultmann estis la epigono plej elstara.
En dudekposta verko “Neues Testament und Mythologie“ (Nova Testamento kaj mitologio) 1941, Bultmann teoriumis pri la neceso de senmitigo de la evangelia mesaĝo por igi ĝin kredebla. Li ne celis igi scienca la novtestamentan mesaĝon, prefere li rimarkigas ke la mita lingvaĵo de la Evangelioj transdonas veron kiu ne estas tujtuje alirebla por la moderna penso. Sekve, la Jesuo de la historio devas esti nete separata el la Jesuo de la kerigmo.
Laŭ Bultmann la mita lingvaĵo ne plu kompeneblas ĉe la moderna homo, kaj la kredo ne povas esti reduktita al simpla akcepto laŭvere de serio da faktoj miraklaj. Bultmann volus, do, senvestigi la evangelian mesaĝon de la mita lingvaĵo. Tiucele li utiligas la kritikilojn de la Metodo historia-kritika kaj enprenis, de la ekzistadismo de Martin Heidegger, la principon de la ekzistadisma interpreto, laŭ kiu la mito postulas esti interpretita sur la bazo de la memkompreniĝo de la homo kiun la mito mem intencas komuniki.
Kekvante tiun ideon proponitan de diversaj aŭtoroj de diversaj Skoloj de la Historio de religioj, kiel Hans-Joachim Schoeps, Bultmann defendas la teorion de la Helenizado de la praa judkristanismo, kiu estus implementinta de Paŭlo el Tarsio subinflue de la misterecaj religioj. Laŭ Bultmann, Paŭlo malimplikas Jesuon de Nazareto de lia profeta hebrea medio kaj lin revestas per la koncepto de dieco ĉeesta en la koncepto pri Elaĉetinto de la misterecaj religioj.
[1]
Ankaŭ Bultmann, kies penso ĝenerale estis kritikita ĉe la katolikoj skoloj, kiel jan Barth, kohere kun sia sistemo de demitigo, restis ĉiam forte kritikema rilate al la Natura teologio, propra de la teologia mezepoka, kaj al la katolika malfermiĝo al la lumine naturalis rationis [2] Laŭ li, eblas paroli pri la vera Dio nur startante el la kredo. Tiurilate. li skribis: “Laŭ la protestanta teologio neeblas “natura teologio [...] ĉar tiu teologio ignoras ke la unika ebla maniero aliri al Dio etas la kredo”. “En la natura teologio estas falsita la koncepto pri Dio, nome reduktita al “esto laŭmaniere de la mondo[...], dum la kredo parolas pri Dio kiel pri Transmondulo.
Al la katolika teologio tio ŝajnas preambolo al Fideismo .
Inter liaj disĉiploj nombriĝas, interaliaj, Hans Jonas, Heinrich Schlier, Uta Ranke-Heinemann, Ernst Käsemann, Günther Bornkamm, Ernst Fuchs kajHerbert Braun. Sed lia Skolo trovis entuziasman sekvenraron ĉiulande. Hodiaŭ plejofte, ĉe fakuloj, la demitigo estas aplikata nur rilate marĝenajn elementojn de la evangelioj agnoskante kaj profitante de multaj liaj scienca alportoj al la komprenado de la fontoj de kristanismo. Unu lia grava instruisto estis Wilhelm Herrmann.
Preskaŭ ĉiuj verkoj de Maŭltmann estas tradukita al diversaj lingvoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.