Respubliko de Ambaŭ Nacioj
eksŝtato en Eŭropo (1569–1795) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pole Rzeczpospolita Obojga Narodów, litove Žečpospolita aŭ Abiejų Tautų Respublika, beloruse Рэч Паспалітая aŭ Рэч Паспалітая Абодвух Народаў, ukraine Річ Посполита, latine Res Publica Utriusque Nationis, vidu: Rzeczpospolita), plennome ankaŭ Respubliko de Pola Kronlando kaj de Granda Duklando de Litovio aŭ konata ankaŭ kiel Pol–Litova Unuiĝo - estis federacio farita kiel rezultato de Lublina Unio (interkonsentita en 1569). La union kreis Pola Regno kaj Granda Duklando de Litovio. Ĝistiaman personan union inter la du ŝtatoj anstataŭis unio reala.
Respubliko de Ambaŭ Nacioj | |||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rzeczpospolita Obojga Narodów (pole) Abiejų Tautų Respublika (litove) Regnum Poloniae Magnusque Ducatus Lithuaniae (latine) | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato • postrestaĵa ŝtato | |||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||
Areo: |
1 153 465 km² (maksimume) | ||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
14 milionoj | ||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto: |
|||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||
pola zloto kaj groŝo | |||||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
|||||||||||||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Historio de Pollando |
Polaj ŝtatoj: |
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138) |
Feŭda dispartigo (1138-1320) |
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386) |
Pola-Litova Unio kaj regado de Jogajlidoj (1386-1569) |
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795) |
Dispartigita Pollando (1795-1918) |
Kongresa Pollando (1815-1830) |
Dua Respubliko (1918-1945) |
Pollando dum la dua mondmilito |
Pola Popola Respubliko (1945-1989) |
Tria Respubliko (ekde 1989) |
Vidu ankaŭ: |
→Listo de reĝoj de Pollando →Listo de prezidantoj de Pollando |
La konfederacio okupis la teritoriojn de nuntempaj Pollando, Litovio, Belorusio kaj Latvio kaj partojn de nuntempaj Ukrainio, Estonio, Slovakio, Rusio kaj Moldavio, entute 990.000 km². Sian plej ampleksan teritorion ĝi havis ĉirkaŭ la jaro 1600.
Ŝtatestro de la Respubliko estis elektata reĝo kaj ŝtatsistemo estis nobelara demokratio. Ĝia unika eco estis tre granda (ĉ. 8-10% de la tuta civitanaro) nombro de nobelaro kaj ĝiaj multaj privilegioj. Kompare kun tuta Eŭropo ankaŭ alia estis organizo de la ŝtato - malcentrigita kaj kun monarko havanta tre limigitajn privilegiojn.
Respubliko de Ambaŭ Nacioj ekzistis ĝis la 18-a jarcento kiam iĝis influata de Rusio kaj fine nuligita per tri dispartigoj: en 1772, 1793 kaj 1795.