Postrestaĵa ŝtato estas la restaĵo de iama pli granda ŝtato, kiu havas reduktitan teritorion sekve de la secesio, aneksado, okupado, malkoloniigado, sukcesa puĉo aŭ revolucio en parto de sia iama teritorio.
Ekzemploj
Antikva epoko
- La Gaŭl-Romia Reĝlando estis postrestaĵa ŝtato post la falo de Romo ĝis sia malvenko al la frankoj.
- Postrestaĵaj ŝtatoj estis oftaj dum la historio de Ĉinio ĉar de la diversaj enlandaj militoj rezulte de la dinastia ciklo, kiel la periodoj de la militantaj reĝlandoj kaj tri reĝlandoj.
Moderna epoko
- Polland–Litovio iĝis postrestaĵa ŝtato dum la dispartigoj ĝis la fina dispartigo en 1795.
- Serbio kaj Montenegro estis postrestaĵa ŝtato de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio post la Jugoslavaj militoj ĝis 2006.
Nunaj ekzemploj
- Sudano estas postrestaĵo post de la secesio de Sud-Sudano en 2011.
- Tajvano estas postrestaĵa ŝtato de la Respubliko Ĉinio post ĝi perdis sian teritorion en Ĉeftera Ĉinio al la Ĉina Popola Respubliko dum la Ĉina enlanda milito.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.