slava lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La rutena lingvo estas historia orienta slava lingvo, kiu ĉesis esti aktive parolata dum la 17-a jarcento.[mankas fonto] La lingvo evoluis en la belorusan, ukrainan kaj rusinan lingvojn. Tial, ĝi estas ofte referita (precipe fare de la respektivaj orientslavaj popoloj) kiel "malnovbelorusa" (beloruse старабеларуская мова) aŭ "malnovukraina" (ukraine староукраїнська мова), en rusa esplorado precipe kiel "okcidentrusa (ruse западнорусский язык). En la mezepoka grandpotenco Grandduklando Litovio, kiu kovris ankaŭ plejparton de la nunaj ŝtatoj Belorusio kaj Ukrainio, la rutena estis unu el la ŝtataj lingvoj.[1] La norvega lingvisto Christian Schweigaard Stang uzis la esprimon "okcidentrusa oficeja lingvo de la Grandduklando Litovio".[2]
Tiu ĉi artikolo temas pri mortinta lingvo. Se vi serĉas ion pri similnoma, vivanta lingvo, legu rusina lingvo. |
Rutena | |
mortinta lingvo | |
---|---|
Orientslavaj lingvoj • antikva orientslava lingvo | |
Parolata en | Pola-Litova Unio |
Skribo | cirila alfabeto, beloruslingva araba skribo, latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Grandduklando Litovio ĝis 1699 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sla |
Angla nomo | Ruthenian |
Franca nomo | ruthène |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.