![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5e/Map_of_Belarusian_Language.png/640px-Map_of_Belarusian_Language.png&w=640&q=50)
Belorusa lingvo
orient-slava lingvo parolata en Belorusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La belorusa lingvo (aŭ foje la belarusa lingvo; beloruse: беларуская мова, biełaruskaja mova) estas slava lingvo kaj la oficiala lingvo de Belorusio. Ĝi kun la rusa kaj ukraina lingvoj apartenas al Orienta slava lingvaro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/03/WV_Belarussian_phrasebook_banner_10000_rubles_note.jpg/640px-WV_Belarussian_phrasebook_banner_10000_rubles_note.jpg)
Belorusa lingvo | ||||
беларуская мова biełaruskaja mova | ||||
![]() | ||||
lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Orientslavaj lingvoj | ||||
Parolata en | Belorusio, Latvio, Litovio, Pollando, Rusio, Ukrainio | |||
Parolantoj | 7 milionoj | |||
Skribo | belorusa alfabeto, latina alfabeto, araba skribo, Łacinka, beloruslingva araba skribo | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindeŭropa Slava | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Belorusio, Pollando (kiel helplingvo en komunumoj Czyże, Orla, Narewka kaj Hajnówka) | |||
Reguligita de | Instituto de Lingvo kaj Literaturo de Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio, Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio | |||
Lingva statuso | 2 vundebla | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | be | |||
ISO 639-2 | bel | |||
ISO 639-3 | bel | |||
SIL | BEL | |||
Glottolog | bela1254 | |||
Angla nomo | Belarusian | |||
Franca nomo | biélorusse | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
La Patro Nia (Ойча наш) (taraŝkevica):
| |
Laŭ informoj de censo farita en 1999 entute el 8.159 milionoj da belorusoj vivantaj en Belorusio nomis la belorusan lingvon kiel gepatra 85,6% (ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj), kaj 41,3% nomis ĝin kiel lingvo uzata hejme. Aldone la belorusa estas gepatra por 67,1% el 395.7 mil popoloj vivantaj en Belorusio, 57,6% el ili hejme parolas beloruse.
Pro densaj kaj multjaraj kontaktoj kun la rusa lingvo en Belorusio kreiĝis lingva fenomeno nomata трасянка (trasjanka): mikso de la belorusa lingvo kun rusa leksiko, kaj foje kun sintakso. Tiu miksita formo estas simila al piĝino kaj kreola lingvo.