![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Rembert_Dodoens01.jpg/640px-Rembert_Dodoens01.jpg&w=640&q=50)
Rembert Dodoens
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rembert Dodoens [Doduns], pli bone konata laŭ lia latinigita nomo Rembertus Dodonaeus (Meĥleno, 29 junio 1517 aŭ 1518 – Lejdeno, 10 marto 1585) estis flandra botanikisto kaj kuracisto.
Rembert Dodoens | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1517 (1517-06-29) en Meĥleno |
Morto | 10-an de marto 1585 (1585-03-10) (67-jaraĝa) en Leiden |
Tombo | Pieterskerk (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | latina • germana |
Loĝloko | Belgio |
Ŝtataneco | Suda Nederlando ![]() |
Alma mater | Malnova universitato de Loveno Katolika universitato de Loveno ![]() |
Okupo | |
Okupo | botanikisto fizikisto universitata instruisto kuracisto ilustristo ![]() |
Verkoj | Cruÿdeboeck |
En 1541 li estiĝis urba kuracisto en Meĥleno, poste li estis de 1575 al 1578 imperiestra privata kuracisto en Vieno. En 1582 oni proponis al li katedron en la Universitato de Lejdeno, post kio li foriris al Holando. Tie li estiĝis profesoro pri medicino. Post lia morto en 10 marto 1585, li estis enterigita en la Preĝejo Sankta Petro, kie memorŝtono ankoraŭ rememorigas lin.
Karolo Lineo nomigas laŭ li la plantogenron Dodonaea apartenante al Sapindaceae, same kiel la speciojn Epilobium dodonaei, Ilex dodonaea, Comocladia dodonaea, Phellandrium dodonaei, Smyrnium dodonaei, Hypericum dodonaei kaj Pelargonium dodonaei.