Přemysl Otakar la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1155, mortis 1230) estis reĝo de Bohemio ekde 1198.
- li naskiĝis ĉirkaŭ 1155.
- gepatroj: Vladislao la 1-a Přemyslido – ĉeĥa princo kaj Judita el Turingio.
- reĝo kaj princo-elektisto de Bohemio, princo de Bohemio kaj margrafo de Moravio.
- li parolis ĉeĥe, germane kaj latine.
- 1187 geedziĝo al Adelajdo de Meißen.
- 1192 – 1193 reganta princo ĉeĥa.
- 1193 - 1197 regis praga episkopo Břetislav Jindřich. Post lia morto ekregis malpli aĝa frato de Přemysl Otakar la 1-a Vladislav Jindřich, tamen post interkonsento Přemysl Otakar la 1-a denove surtroniĝis. (Vladislav Jindřich abdikis kaj li estis kontenta kun titolo de moravia margrafo).
- 1198 eksedziĝo kun Adleto kaj nova geedziĝo al Konstancino Hungara. Adleto foriris reen ĝis Meißen eĉ kun la infanoj. Ŝi havis kun Přemysl ankoraŭ filinon Boĵislavinon (edziniĝinta al Oldřiĥo el Ortenburk kaj filinojn Hedvikon (monaĥino), Juditon (Bernardo Korutana), Annon (Henriko Pia) kaj Anneton (ŝi mortis junaĝa).
- la 8-an de septembro de 1198 li ricevis de romia reĝo Filipo de Ŝvabio herede reĝan titolon.
- 1203 post ŝanĝo de politika situacio en Eŭropo Přemysl alpaŝis al la flanko de dua romia reĝo Otto de Brunsvigo.
- la 24-an de aŭgusto de 1203 li estis duafoje kronita post tio, kiam eĉ reĝo Otto agnoskis lian reĝan titolon (ĉifoje kun beno de papo).
- 1204 li denove transkuris al la flanko de Filipo de Ŝvabio, sed sole ĝis la jaro 1208, kiam Filipo estis murdita de bavaria palatinata grafo Otto la 8-a de Vitelsbaĥo.
- 1205 dana reĝo Valdemaro la 2-a edziĝis al Marketo Přemyslidino, filino de Přemysl Otakar la 1-a.
- 1205 naskiĝo de filo Venceslao (pli malfrua reĝo Venceslao la 1-a).
- 1207 naskiĝo de filo Vladislao (1224 margrafo moravia – li mortis en 1227).
- 1208 naskiĝo de heredonto Vratislao (dum mallongtempa repaciĝo kun Adleto Meisa).
- 1209 naskiĝo de filo Přemysl (1227 margrafo moravia – li mortis en 1239).
- 1210 naskiĝo de filino Blaĵeno.
- ĉirkaŭ 1210 stampitaj brakteatoj, kiuj anstataŭigis ĝisnunajn denarojn.
- 1211 naskiĝo de filino Anneto (abatino ĉe sankta Francisko – ŝi mortis la 6-an de marto de 1282).
- la 26-an de septembro de 1212 post ŝanĝo de politika situacio en Sankta Romia Imperio, dum kiu Přemysl aliĝis al la flanko de nove elektita reĝo Frederiko la 2-a Sicilia kaj helpante lin akiri potencon, Frederiko la 2-a eldonis la t.n. Oran buleon sicilian. Per tiu ĉi dokumento li alverdiktis al sekvontoj de Přemysl Otakar la 1-a herede reĝan titolon kaj li nomis la ĉeĥan reĝon unu el sep princoj-elektistoj elektontaj la romian reĝon. Krom alia estis limigita interrilato de reĝlando Bohemio al la Imperio tiel, ke Bohemio fariĝis suverena ŝtato formale apartenanta al la Romia imperio.
- la 8-an de junio de 1216 li lasis per nobela koncilio elekti sian filon Venceslao la 1-a kiel sia sekvonto kaj li enkondukis principon de unuenaskiteco.
- 1219 gefianĉiĝo de Anneto Přemyslidino al Henriko, filo de imperiestro Frederiko la 2-a. (Anneto estis sendita al edukado Vienon, sed aŭstria duko Leopoldo Babenberka persvadis la imperiestron, por ke lia filo edziĝu al lia filino Marketo.) Anneto poste foriris el Vieno kaj en la jaroj 1233 – 1234 ŝi fondis monaĥinejon ĉe preĝejo de sankta Francisko en Prago kaj ŝi fariĝis ĉi tie abatino.
- 1225 la imperiestra filo Henriko edziĝis al Marketo Babenberka kaj Přemysl entreprenis en la jaro 1226 rabeman atakon ĝis Aŭstrio.
- 1228 en Bohemio fondita la unua minorita monaĥejo de sankta Jakobo en Prago.
- la 15-an de decembro de 1230 Přemysl Otakar la 1-a mortas.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Přemysl Otakar la 1-a |
Reganto de Bohemio |
|
|
Persona informo |
Přemysl Otakar I. Ottokar I. |
Naskiĝo |
ĉ. 1155 en Prago |
Morto |
15-an de decembro 1230 (1230-12-15) en Prago |
Tombo |
Katedralo de sankta Vito vd |
Lingvoj |
ĉeĥa vd |
Familio |
Dinastio |
Přemyslidoj vd |
Patro |
Ladislao la 2-a de Bohemio vd |
Patrino |
Judith of Thuringia (en) vd |
Gefratoj |
Rikisa de Bohemio, Agnes de Bohemio, Adalberto de Bohemio, Vladislao la 3-a, duko de Bohemio, Frederiko, duko de Bohemio kaj Svatopluk Vladislavoviĉ vd |
Edz(in)o |
Constance of Hungary (en) (1198 (Gregoria)–) Adelajdo de Meißen (1187 (Gregoria)–) vd |
Infanoj |
Dagmar of Bohemia (en) ( Adelajdo de Meißen) Božislava (en) ( Adelajdo de Meißen) Přemyslid, Margrave of Moravia (en) ( Constance of Hungary (en) ) Hedwika a Boemiei (en) ( ) Guglielma de Bohême (en) ( Constance of Hungary (en) ) Vratislav (en) ( Adelajdo de Meißen) Vladislaus, Margrave of Moravia (en) ( Constance of Hungary (en) ) Agnes of Bohemia (en) ( Constance of Hungary (en) ) Judith of Bohemia (d. 1230) (en) ( Constance of Hungary (en) ) Anne of Bohemia, Duchess of Silesia (en) ( Constance of Hungary (en) ) Venceslao la 1-a ( Constance of Hungary (en) ) Vratislav of Bohemia (en) ( Constance of Hungary (en) ) vd |
Profesio |
Okupo |
monarko vd |
|
Margrafo de Moravio |
Dum |
1179- |
Duko de Bohemio |
Dum |
1192-1193 |
Antaŭulo |
Venceslao la 2-a, duko de Bohemio |
Sekvanto |
Henriko Břetislav la 3-a, episkopo de Prago |
Reĝo de Bohemio |
Dum |
1198–1230 |
Antaŭulo |
Vladislao Henriko, lia frato |
Sekvanto |
Venceslao la 1-a, lia filo |
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi