ŝajnan movon de steloj tra la ĉielosfero From Wikipedia, the free encyclopedia
En astrometrio, oni tiel nomas propra movo la ŝajnan movon de steloj (aŭ aliaj astronomiaj objektoj) tra la ĉielosfero. Tiu movo estis malkovrita en 1718 de Edmond Halley,[1] kiu rimarkis, ke la pozicioj de Siriuso kaj de Arkturo disŝovis de pli ol duona grado de tiuj mezuritaj de Hiparko ĉirkaŭ 1850 jaroj antaŭ. Li ankaŭ mencia, ke kaŝado de Aldebarano far'de Luno okazis en 509.
Ŝajne, la steloj aperas fiksaj ĉe la firmamento, tio, kiu implicas, ke la stelfiguroj ne ŝanĝus. Tio estas malekzakta : precizaj observoj en diversaj tempoj montras, ke la formo de la konstelacioj malrapide ŝanĝas,[2] kaj ke la steloj moviĝas unu rilate al la aliaj. Tiu movo estas tiel nomata propra movo, ĉar ĝi reprezentas la veran movon de ĉiu stelo (rilate al Suno). Ĝi kontrastas kun la malpropra movo, kiu tuŝas sammaniere la tutaĵon de la steloj, kaj estas ŝuldata al movoj de precesio de la ekvinoksoj, de nutacio de la rotacia akso de Tero kaj al la aberacio.
La Barnarda Stelo havas plej grandan propran movon el ĉiuj steloj : po 10,3 arksekundoj ĉiu jaro ; tie estas, ke ĝi trakuras tra la ĉielo angulon egalan al la ŝajna diametro de Luno (½ grado) en 180 jaroj.[3]
Granda propra movo estas ĝenerale indiko de proksimeco de koncernata objekto : la Barnarda Stelo estas la dua plej proksima stelo (se oni rigardas la sistemon de Alfa Centaŭro kiel unuopan objekton).
La propraj movoj de pluraj miloj da steloj estas notitaj en la Katalogo Tycho, kiu rezultas de la misio Hipparcos. Tiuj movoj estas ĝenerale esprimataj en mas / jaro (mili-arksekundo / jaro). Propra movo de 1 arksekundo / jaro por ojekto malproksima de unu jarlumo kongruas kun transversa rapido de 1,45 km/s eilat'al Suno.
En 2005 estis plenumita la unua mezuro de la propra movo de eksterlaktavoja objekto : la Galaksio de la Triangulo.[4]
Oni uzas ekvatoran koordinatsistemon je donita epoko (ekz. J2000.0), sferan koordinatsistemon en kiu ĉiela objekto havas deklinacion kaj rektascension . Tiuj koordinatoj povas evolui tra la tempo : oni difinas ties derivaĵojn rilate al la tempo kaj . Tiu-ĉi lasta koeficiento konservas la surfacojn kaj sekurigas, ke la normo de la propra movo estas donita de .
La jena tabelo listigas la stelojn de la Katalogo Hipparcos kun plej grandaj propraj movoj.[5]
# | Stelo | Propra movo | Radiusa rapido (km/s) |
Paralakso (mas) |
Ŝajna magnitudo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|
μα* (mas/jaro) |
μδ (mas/jaro) |
(mas/jaro) | |||||
1 | Barnarda Stelo | -798,71 | 10337,77 | 10368,58 | -106,8 | 549,30 | +9,57 |
2 | Kaptejna Stelo | 6500,34 | -5723,17 | 8660,78 | +245,5 | 255,12 | +8,85 |
3 | Groombridge 1830 | 4003,69 | -5814,64 | 7059,71 | -98,0 | 109,22 | +6,42 |
4 | Lacaille 9352 | 6766,63 | 1327,99 | 6895,71 | +9,7 | 303,89 | +9,75 |
5 | Gliese 1 | 5633,95 | -2336,69 | 6099,3 | +23,6 | 229,32 | +8,54 |
6 | HIP 67593 | 2282,15 | 5369,33 | 5834,20 | — | 76,20 | +10,40 |
7 | 61 Cygni A & B | 4133,05 | 3201,78 | 5228,14 | -64,3 | 287,18 | +5,20/+6,05 |
8 | Lalande 21185 | -580,46 | -4769,95 | 4805,14 | -85,0 | 392,52 | +7,47 |
9 | Epsilono Indiana | 3961,41 | -2538,33 | 4704,88 | -40,4 | 275,79 | +4,68 |
La sekvanta tabelo listigas stelojn de ŝajna magnitudo < +3 kun grandaj propraj movoj (almenaŭ 612 mas/jaro, tie estas 0,17 grado / miljaro).
# | Stelo | Ŝajna magnitudo | Distanco (lumjaroj) |
Propra movo | Radiusa rapido (km/s) |
Paralakso (mas) | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
μα* (mas/jaro) |
μδ (mas/jaro) |
(mas/jaro) | ||||||
1 | α Centauri A+B | -0,27 (-0,01/+1,33) | 4,4 | -3608 | 686 | 3673 | -21,6 | 747 |
2 | Arkturo | -0,04 | 37 | -1093,5 | -1999,4 | 2279 | -5,2 | 89 |
3 | Beta Virhidro | +2,80 | 24,4 | 2220,1 | 324,4 | 2246 | +22,9 | 134 |
4 | Siriuso A+B | -1,46 | 8,6 | -546,1 | -1223,1 | 1339 | -7,6 | 379 |
5 | Prociono A+B | +0,37 | 11,4 | -716,6 | -1034,6 | 1259 | -3,2 | 286 |
6 | Theta Centaŭro | +2,06 | 61 | -519,3 | -517,9 | 732 | +1,3 | 53 |
7 | ε Skorpio | +2,29 | 65 | -611,8 | -255,9 | 663 | -3 | 50 |
8 | Altairo | +0,76 | 16,7 | 536,8 | 385,5 | 661 | -26,1 | 195 |
9 | Polukso | +1,15 | 33,7 | -625,7 | -45,9 | 628 | +3,3 | 97 |
10 | Porrima | +2,74 | 38,6 | -616,7 | 60,7 | 620 | +20,1 | 85 |
Pro sia granda propra movo, la stelo Ro Aglo, iam en la konstelacio Aglo, pasis en 1992 en la konstelacion Delfenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.