La filo de metiisto pasigis la junulajn jarojn unue en Lucerno kaj ekde 1941 en Olten. Ĉe la porinstruista seminario en Soloturno li trejniĝis kiel bazlerneja instruisto. En 1956 li nuptis la aktorinon Therese Spörri († 2005); li havas unu filinon kaj unu filon. En la jaro 1957 li aniĝis al la Socialisma Partio de Svislando kiun li forlasis en 1995.[1] Li nomas sin mem socialisto. Ĝis 1968 (kaj lastfoje en 1973) li deĵoris kiel instruisto. Iner 1974 kaj 1981 li estis persona konsilisto kaj paroladverkisto de la parlamentano Willi Ritschard.[2] kun kiu li estis amikiĝinta. Ankaŭ kun la verkisto Max Frisch li havis tre bonan rilaton ĝismorte; verŝajne responsis pri la sukceso de Bichsel finfine Jörg Steiner kiu faris peradon al Peter Lehner pri eventualaj laŭtlegadoj kaj poste al Otto F. Walter pri la eldono de la Milchmann-antologio.[3] Bichsel vivas en Bellach proksime de Solothurn.
Post etaj eldonaĵoj en gazetoj, precipe de lirikaĵoj, eldonitis en 1960 la unua prozaĵo private. En vintro 1963/64 li partoprenis skribistan kurson en Berlino sub la gvidado de Walter Höllerer. De tio raportas la dokumentadvolumo Prosaschreiben (1964) kaj komuna romano de ĉiuj partoprenintoj (i.a. de Hubert Fichte kaj Klaus Stiller), Das Gästehaus (1965), por kiu Bichsel verkis la unuan ĉapitron.
En 1964 li tuj famiĝis per sia tre malgrandaj historietoj en Eigentlich möchte Frau Blum den Milchmann kennenlernen; la societo Gruppe 47 entuziasme bonvenigis lin kaj aljuĝis al li en 1965 la propran literarpremion. En 1968 liaj unuaj kolumnoj aperis en la renomita gazeto Die Weltwoche; tiaĵoj verkatas ĝis nun (laste por la gazeto Schweizer Illustrierte). Kolumne li ofte kaj volonte donis publike sian opinion pri politikaj aferoj. En 1970 li eks-aniĝis kun 21 aliaj kolegoj konataj el la Svislanda geverkista asocio kunfondonte Grupon Olten. Bichsel membras al Akademie der Künste de Berlino kaj estas koresponda membro de la Germana akademio pri lingvo kaj poezio en Darmstadt. Liaj postlasotaĵoj troviĝos en Berno en la Svislanda literaturarkivo.
Libroj
Versuche über Gino. Privatdruck 1960.
Eigentlich möchte Frau Blum den Milchmann kennenlernen. (21 Kurzgeschichten, darunter Die Tochter und San Salvador). Walter, Olten 1964.
Das Gästehaus. Gemeinschaftsroman, kun Walter Höllerer kaj Anderen. Walter, Olten 1965.
Die Jahreszeiten (Romano). Luchterhand, Neuwied 1967.
Peter Bichsel: "Das hab ich nun davon", en: Renatus Deckert (eld.): Das erste Buch. Schriftsteller über ihr literarisches Debüt, Suhrkamp, Frankfurt am Main 2007, ISBN=978-3-518-45864-8, p.55-58
Hans Bänziger: Peter Bichsel. Weg und Werk. 2. rev. u. erg. Auflage. Benteli, Bern 1998, ISBN 3-7165-1169-2.
Herbert Hoven (Hrsg.): Peter Bichsel. Auskunft für Leser. Luchterhand, Darmstadt 1984, ISBN 3-472-61494-3.
Herbert Hoven (Hrsg.): Peter Bichsel. Texte, Daten, Bilder. Luchterhand, Hamburg 1991, ISBN 3-630-61997-5.
Rolf Jucker (Hrsg.): Peter Bichsel. University of Wales Press, Cardiff 1996, ISBN 0-7083-1380-9.
Herbert Hoven (Hrsg.): In Olten umsteigen. Über Peter Bichsel. Suhrkamp, Frankfurt am Main 2000, ISBN 3-518-39602-1.
Chalit Durongphan: Poetik und Praxis des Erzählens bei Peter Bichsel. Königshausen und Neumann, Würzburg 2005, ISBN 3-8260-3091-5.