Nikolaj Vavilov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolaj Ivanoviĉ VAVILOV (njikolaj) (ruse Николай Иванович Вавилов; naskiĝis la 13-an/25-an de novembro 1887 en Moskvo; mortis 26-an de januaro 1943 en Saratov, Gulago) estis rusa botanikisto, agronomisto kaj genetikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
La esplortereno de Vavilov estis la agrarsciencoj, botaniko, plantoplibonigo kaj teorio de la plantoplibonigo, genetiko, geobotaniko. Li estis fondinto de la gencentro-teorio kaj kolektis por tio materialon el kvin kontinentoj.