Fitogeografio
geografio pri plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fitogeografio, plantogeografio aŭ geobotaniko ( greke : phuton = planto, gê = tero kaj graphein = skribi ), estas branĉo de la biogeografio kiu rilatas al geografia distribuo de la plantospecioj. Fitogeografio koncernas ĉiujn aspektojn de planta disvastiĝo, ekde la kontroloj de la distribuo de individuaj specioj ( kaj malgrandskale kaj grandskale ) ĝis la faktoroj kiuj regas la konsiston de tutaĵoj de komunumoj kaj flaŭroj.