From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicolas Dupont-Aignan (kelkfoje kromnomita « NDA ») estas franca politikisto, naskiĝinta la 7-an de marto 1961, en la 15-a arondismento de Parizo.
Ano de Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), de Kuniĝo por Francio kaj Sendependeco de Eŭropo (RPF), de Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kiun li forlasis por fondi novan partion, Ekstaru La Respubliko (DLR), li estas urbestro de Yerres (Essonne) de 1995 kaj deputito de 1997 ĝis 2024. Li elektis « ne » al la referendumo de 2005 pri la traktato stariganta konstitucion por Eŭropo kaj provis poste kandidatiĝi por la prezidanta baloto de 2007.
Ekde sia eliro el Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en januaro 2007, li sidis ĝis 2024 en la nacia Asembleo kiel « nealiĝinta » deputito . Li estas prezidanto de Ekstaru La Respubliko (DLR), politika partio degaŭlisma, kaj kunprezidas la eŭropan partion EUDemokratoj. Kandidato en la prezidenta baloto de 2012, li ricevis 1,79 % de la esprimitaj voĉoj.
Edziĝinta de 1990 al advokatino Valérie Vecchierini, li estas patro de du filinoj : Victoire kaj Sixtine.
La 3-an de februaro 1999, li fondis la partion Ekstaru La Respubliko (DLR), Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), kaj, por la eŭropaj balotoj de 1999, vokas por voĉdoni por la « suverenisman » liston de Charles Pasqua kaj Philippe de Villiers.
Li kandidatis por la prezidanteco de UMP la 28-an de novembro 2004, fronte al Nicolas Sarkozy kaj Christine Boutin, kaj ricevis 9,7 % de la voĉoj.
En oktobro 2005, li rezignis pri kandidatiĝo al la prezidenta baloto pro ne sukceso kolekti la 500 necesajn subskribojn de elektitoj.
Malkonsente kun Nicolas Sarkozy, li anoncis sian eliron el UMP la 13-an de januaro 2007[1] kaj kreis la 31-an de marto 2007 la partion Ekstaru La Respubliko.
La 10-an de junio 2007, Nicolas Dupont-Aignan estis reelektita en la 8-a deputita distrikto de Essonne en la unua vico de la deputitaj balotoj, kun 57,38 % de la esprimitaj voĉoj, fronte al naŭ kandidatoj, el kiuj neniu el UMP.
En 2008, li vigle kritikis la adopton per la Parlamento de la traktato de Lisbono, kiun li prezentis kiel simpligitan puĉon[2], konsiderante ke la franca popolo jam rifuzis tiun tekston kun la nomo de eŭropa konstitucio la 29-an de majo 2005.
Li estis reelektita deputito de la 8-a deputita distrikto de Essonne okaze de la deputitaj balotoj de 2012.
Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.