From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Varsovio (pole metro w Warszawie) estas la unua metrosistemo konstruita en Pollando. Ĝia konstruado komenciĝis en 1983. Konstruado de unua metrolinio finiĝis en 2008. Nuntempe la sistemo konsistas el du metrolinioj. La unua (norde-sude) kunigas la urbocentron de Varsovio kun ĝiaj periferiaj sudaj (Mokotów, Ursynów) kaj nordaj (Żoliborz, Bielany) kvartaloj dense loĝataj. La dua linio transiras la urbon de oriento al okcidento.
Metroo de Varsovio | |||||
---|---|---|---|---|---|
metroo | |||||
Komenco | 7-a de aprilo 1995 vd | ||||
Geografia situo | 52° 13′ 0″ N, 21° 2′ 0″ O (mapo)52.21666666666721.033333333333 | ||||
Lando(j) | Pollando vd | ||||
Situo | Varsovio | ||||
| |||||
Posedata de | Varsovio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Varsovio | |
---|---|
Stacio Plac Wilsona | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Varsovio |
Transportsistema speco | metroo |
Komenco de trafiko | la 7-an de aprilo 1995 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 38,2 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 240 |
Nombro de stacioj | 36 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 568 000 |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Varsovio |
Transportisto | Varsovia Metroo |
Mapo | |
Metroo de Varsovio | |
Nuntempe funkcias 28 metrostacioj. La metroo estas uzata ĉiutage de 500 000 uzantoj. La linio longas je 29 km. La tempo de veturo tra la tuta unua linio M1 estas 38 minutoj kaj 20 sekundoj.
En 1925 oni decidis komenci la prilaboron pri metroo kaj en 1927 oni validigis planojn kaj ekis geologiajn esploradojn. En 1929 oni formis la Referaton de Subtera Fervojo, kiu responsis por la konstruo. Granda depresio de 1930-aj jaroj kaŭzis la ĉesigon de ĉiuj laboroj. En 1938 urbestro Stefan Starzyński ekzistigis Oficejon de Etudoj de Subtera Fervojo, kiu aktualigis planojn. Oni ekis konstruadon, sed ĝi estis interrompita per la dua mondmilito. Baldaŭ post la milito la ideo de konstruo de metroo aŭ urba fervojo en Varsovio revenis, sed oni finfine forlasis ĝin.
En 1950 la urba registaro decidis konstrui la profundan metroon en Varsovio. Oni komencis la konstruadon en Praga en 1951, de la parto ironta sub Vistulo. Kaŭze de kreskantaj kostoj oni reduktis ĝin en 1953 al la eksperimenta konstruaĵo en Praga. Oni konstruis tie grandan (7.000 m3) relkomutan kameron kaj la 1270-metran tunelon. En 1957 oni finfine forlasis laborojn.
Oni revenis al la ideo de metroo en 1974. Estiĝis teknikaj kaj ekonomiaj prilaboroj de la metroo. En 1982 la registaro de Pola Popola Respubliko interfiksis kun Sovetunio pri helpo en konstruado. Je 15-a de aprilo 1983 la konstruado komencis. La unua parto, de Kabaty al Politechnika, estis finita en 1995. Je 25-a de oktobro 2008 finis la konstruadon de tuta linio.
Stacio | Distrikto | Malfermo | Interkonektoj | |
---|---|---|---|---|
A1 | Kabaty | Ursynów | 7-a de aprilo 1995 | Finstacioaŭtobusoj |
A2 | Natolin | aŭtobusoj | ||
A3 | Imielin | aŭtobusoj | ||
A4 | Stokłosy | aŭtobusoj | ||
A5 | Ursynów | aŭtobusoj | ||
A6 | Służew | Mokotów | aŭtobusoj | |
A7 | Wilanowska | tramoj, aŭtobusoj | ||
A8 | Wierzbno | tramoj, aŭtobusoj | ||
A9 | Racławicka | aŭtobusoj | ||
A10 | Pole Mokotowskie | tramoj, aŭtobusoj | ||
A11 | Politechnika | Śródmieście | tramoj, aŭtobusoj | |
A12 | Plac Konstytucji | Konstruado planita en 2026 | planita | |
A13 | Centrum | 26-a de majo 1998 | tramoj, aŭtobusoj, antaŭurbaj kaj longdistancaj trajnoj | |
A14 | Świętokrzyska | 11-a de majo 2001 | → , tramoj,
aŭtobusoj | |
A15 | Ratusz Arsenał | tramoj, aŭtobusoj | ||
A16 | Muranów | Konstruado planita en 2026 | planita | |
A17 | Dworzec Gdański | 20-a de decembro 2003 | tramoj, aŭtobusoj, antaŭurbaj kaj longdistancaj trajnoj | |
A18 | Plac Wilsona | Żoliborz | 8-a de aprilo 2005 | tramoj, aŭtobusoj |
A18 | Marymont | 29-a de decembro 2006 | tramoj,
aŭtobusoj | |
A19 | Słodowiec | Bielany | 23-a de aprilo 2008 | aŭtobusoj |
A20 | Stare Bielany | 25-a de oktobro 2008 | aŭtobusoj | |
A21 | Wawrzyszew | aŭtobusoj | ||
A22 | Młociny | Finstaciotramoj, aŭtobusoj |
Planitaj stacioj de unua linio kiuj ne estas konstruitaj:
Stacio | Distrikto | Malfermo | Interkonektoj | |
---|---|---|---|---|
C1 | Karolin | Bemowo | en konstruo | en konstruo |
C2 | Chrzanów | |||
C3 | Lazurowa | |||
C4 | Bemowo | 30-a de junio 2022 | Finstaciotramoj, aŭtobusoj | |
C5 | Ulrychów | Wola | aŭtobusoj | |
C6 | Księcia Janusza | 4-a de aprilo 2020 | aŭtobusoj | |
C7 | Młynów | aŭtobusoj | ||
C8 | Płocka | tramoj, aŭtobusoj | ||
C9 | Rondo Daszyńskiego | 8-a de marto 2015 | tramoj, aŭtobusoj | |
C10 | Rondo ONZ | Wola / Śródmieście | tramoj, aŭtobusoj | |
C11 | Świętokrzyska | Śródmieście | → , tramoj, aŭtobusoj | |
C12 | Nowy Świat-Uniwersytet | aŭtobusoj | ||
C13 | Centrum Nauki Kopernik | aŭtobusoj | ||
C14 | Stadion Narodowy | Praga-Północ | aŭtobusoj, antaŭurbaj trajnoj | |
C15 | Dworzec Wileński | tramoj, aŭtobusoj, antaŭurbaj trajnoj | ||
C16 | Szwedzka | 15-a de septembro 2019 | aŭtobusoj | |
C17 | Targówek Mieszkaniowy | Targówek | aŭtobusoj | |
C18 | Trocka | aŭtobusoj | ||
C19 | Zacisze | 28-a de spetembro 2022 | aŭtobusoj | |
C20 | Kondratowicza | aŭtobusoj | ||
C21 | Bródno | Finstaciotramoj, aŭtobusoj |
Tri metrostacioj estas en konstruado:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.