helena reĝo de Baktrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Menandro la 1-a Soter (antikve-greke Μένανδρος Αʹ ὁ Σωτήρ, Ménandros Aʹ ho Sōtḗr, "Menandro la 1-a la Savanto"; konata en la hindiaj Paliaj fontoj kiel Milinda) estis Hindgreka reĝo de la Hindgreka regno (165[1]/155[1] –130 a.K.) kiu administris grandajn imperion en la nordokcidentaj regionoj de la Hindia Subkontinento el sia ĉefurbo Sagala. Menandro famis kiel patrono de Budhismo.
Menandro la 1-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Aleksandrio ĉe Kaŭkazo |
Morto | |
Familio | |
Edz(in)o | Agathokleia (en) |
Infano | Strato I (en) |
Menandro estis dekomence reĝo de Baktrio. Post konkeri Panĝabion[2] li establis imperion en la Hinda Subkontinento etende el la Kabula rivervalo okcidente ĝis la Ravi oriente, kaj el la Sŭat rivervalo en la nordo ĝis Araĥozio (en Provinco Helmand). Antikvaj hindiaj verkistoj indikis, ke li estris ekspediciojn suden al Raĝastano kaj tiom for orienten al la Ganga rivervalo ĝis Pataliputra (Patna), kaj la greka geografo Strabo skribis, ke li "konkeris pli da triboj ol Aleksandro la Granda."
Oni trovis grandajn nombrojn de moneroj de Menandro, kio atestas kaj la floran komercon kaj la daŭron de sia regado. Menandro estis ankaŭ patrono de Budhismo, kaj liaj konversacioj kun la budhisma saĝulo Nagasena estas registritaj en la grava budhisma verko "Milinda Panha" ("La demandoj de la reĝo Milinda"; panha signife "demando" en Palia). Post sia morto en 130 a.K., li estis sukcedita de sia edzino Agatokleja, ebla filino de Agatokles de Baktrio, kiu regis kiel regento por sia filo Stratono la 1-a.[3] Budhisma tradicio rakontas, ke li redonis sian regnon al sia filo kaj retiriĝis el la mondo, sed Plutarko rakontas, ke li mortis dummilite, kaj ke liaj restaĵoj estis dividitaj egalece inter la urboj por esti entempligitaj en monumentoj, probable stupoj, tra lia tuta regno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.