Patnao [25.611°N 85.144°E] estas la ĉefurbo de la gubernio Biharo en Barato. La moderna urbo Patnao estas apud la suda bordo de la rivero Gango. Aliaj riveroj kiuj fluas tra la urbo estas Kosi, Sone kaj Gandak. Patnao estas ĉirkaŭ 25 km longa kaj 10 km larĝa.
Patnao | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 800001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 684 222 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 16 935 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 37′ N, 85° 8′ O (mapo)25.6185.141388888889 [+] | ||
Alto | 58 m [+] | ||
Areo | 99,45 km² (9 945 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Patna [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 684 222 loĝantoj sur areo de 99,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 935 loĝantoj/km².
Geografio
La rivero Gango estas sankta rivero en Barato. La rivero fluas tra la urbo Patnao. La ponto trans la rivero nomiĝas Mahatma Gandhi Setu. Ĝi estas 5575 m longa kaj estas unu el la plej longaj pontoj en la mondo.
Patnao situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 53 m super la marnivelo. Haĝipur troviĝas 10 (trans Gango), Danapur 15, Ĉapra 45, Arrah 48, Muzaffarpur 62, Samastipur 71, Lakhisaraj 108, Kolkata 472, tutlanda ĉefurbo Delhio 852, Mumbajo 1465 kilometrojn (aere) .
Klimato
De malfrua marto ĝis frua junio estas la somera sezono; de malfrua junio ĝis malfrua septembro estas musono; kaj de novembro ĝis februaro estas vintro. La plej alta temperaturo estas 47 °C, la plej malalta estas 1 °C.
Komunikoj
Patnao estas bone konektita per aero kaj per vojo. Patnao estas 1.015 km de Delhio; 1.802 km de Mumbajo; kaj 556 km de Kolkato.
Vizitindaj lokoj
La temploj: Hanuman Mandir, Patan Devi, Birla Mandir, kaj Kali Mandir Takht Shri Harmandir Saheb estas unu el la kvin centroj de Sikhismo
Estas kvin Gurudvaroj - sikhaj preĝejoj - en Patnao: Gurdwara Pahila Bara, Gurdwara Gobind Ghat, Gurdwara Guru ka Bagh, Gurdwara Bal Leela kaj Gurdwara Handi Sahib.
Gravaj islamaj vizitindaĵoj estas: Phulwari Sharif, Maner Sharif, Sher Shah Suri Masjid, Pathar ki Masjid, Nagholkothi kaj Begu Hajjam.
Patnao estas ankaŭ la vojo al jenaj vizitindaj lokoj en Biharo:
- Bodgajo
- Gaja (Barato)
- Vajŝalio
- Pawapuri
- Nalando
- Raĝagriho
- Maner
- Vikramshila
- Muzaffarpur
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.