di(in)o asociita al Luno From Wikipedia, the free encyclopedia
Luna dio estas dio aŭ diino kiuj estas asociitaj kun aŭ simbolantaj la lunon. Tiuj dioj povas havi larĝan gamon de funkcioj kaj tradicioj depende de la kulturo, sed ili ofte estas konsideritaj la malamiko de la suna dio.
La luna dio povas esti masklaj aŭ inaj, kaj estas kutime de la kontraŭa sekso de la sundio en la sama kulturo. Lunaj dioj estas iomete pli oftaj en la mondo ol la diinoj, kvankam inaj diaĵoj estas pli konataj en la moderna epoko pro la influo de klasika greka kaj romia mitologio, en kiu la luna dio estas ina.
Laŭ la sekso atribuita al la propra di(in)o, la luno mem ricevas la saman gramatikan genron, kiel socia sekso. Foje en la sama lingvokulturo, la ĉiela objekto havas diversajn kaj malsamajn nomojn, ies gramatika genro estas masklaj kaj alies ina.
Ekzemple, en la hebrea la gramatika genro de la nomo luno, Jaréaĥ, estas maskla sed la pli literatura nomo al la luno, Levaná (signifante la blankula) kaj ina.
La luna ciklo de la luno estas rilata en multaj kulturoj kun la virina menstrua ciklo. En multaj lingvoj, la esprimo por la virina ciklo estas ekvivalenta aŭ etimologie proksima al la esprimo por la luna ciklo. Ekzemploj de lundiinoj estas la grekaj Foebe, Artemiso kaj Selena (aŭ Luna en ĝia romia versio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.