From Wikipedia, the free encyclopedia
Luis de GÓNGORA (naskiĝis la 11-an de julio 1561, mortis la 24-an de majo 1627) estas unu el la tri plej famaj hispanaj poetoj en la 17-a jarcento kune kun Lope de Vega kaj Francisco de Quevedo en la nomata Hispana ora epoko.
Luis de Góngora | |
---|---|
Luis de Góngora, portreto de Diego Velázquez. | |
Persona informo | |
Naskonomo | Luis de Góngora |
Aliaj nomoj | Luis de Góngora |
Naskiĝo | 11-an de julio 1561 en Kordovo, Reĝlando Kordovo, Reĝlando de Kastilio |
Morto | 23-an de majo 1627 (65-jaraĝa) en Kordovo, Reĝlando Kordovo, Reĝlando de Kastilio |
Mortokialo | Cerbovaskula malsano |
Tombo | Moskeo-Katedralo de Kordovo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Salamanko |
Subskribo | |
Parencoj | Carlos de Sigüenza y Góngora (pranevo) |
Okupo | |
Okupo | pastro (1618–) verkisto dramaturgo poeto |
Li naskiĝis en Kordovo kaj studentis en Salamanko. Kvankam li estis pastro, li ne sentis pasion pro tio, sed pro poezio. Li ĝuis mezgravan postenon en la kordova katedralanaro, sed ankaŭ vojaĝis kaj loĝis eĉ en Madrido kiel mezgravuloj kiuj pordemandis pli altajn postenojn (kiel Cervantes). Li suferis malamikecojn pro diversaj kialoj ĉu monaj ĉu literaturaj. La akuzoj frapis lin des pli ke li estis iome nedeca pastro (nekredanto, kartoludanto, ktp.) kaj krome juddevena, kion profitis liaj literaturaj rivaloj kiel Quevedo, Lope de Vega kaj aliaj.
Dum la baroka epoko (17-a jarcento en Hispanio) la plej granda parto kaj de la verkistoj kaj de la legantoj estis duonigita en du skoloj: preciozismo kaj konceptismo. Ambaŭ skoloj estis baroke komplikaj kaj komplikigaj, sed konceptismo estis pli ludema per ideoj kaj signifoj, dum preciozismo aŭ gongorismo estis ludema per lingvaĵoj, tio estas: klerega vortotrezoro, mitologiaj aŭ klasikaj aludoj, nekutima frazordo, imagoj, ktp. Alimaniere dirite, temas pri ornamema skolo.
Verdire Góngora estis "gongorista" nur la du lastajn jardekojn de sia vivo. Antaŭe li verkis pli facilajn poemojn legeblajn kaj legindajn de ĉiuj. Tamen la preciozismaj verkoj estas legeblaj nur de tre klerigaj kaj lertaj legontoj. Laŭ tiu evoluo oni povus diri, ke la poearo de Góngora estas klasebla tiel:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.