From Wikipedia, the free encyclopedia
Carlos de SIGÜENZA y Góngora (Meksiko; 15-a de Aŭgusto[1] 1645 - 22a de Aŭgusto 1700) estis intelektulo de Nova Hispanio, multfakulo, historiisto kaj verkisto, kiu plenumis nombrajn akademiajn kaj registarajn postenojn en Nova Hispanio. Li estis ankaŭ kosmografo kaj profesoro de matematiko en la Academia Mexicana.[2] Li estris la elfosaĵojn en Teotihuacán en 1675, kiuj estis la unuaj arkeologiaj elfosaĵoj faritaj en Meksiko en la periodo vicregna.[3][4]
Carlos de Sigüenza y Góngora | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1645 en Meksikurbo, Nova Hispanio | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1700 (55-jaraĝa) en Meksikurbo, Nova Hispanio | ||||
Tombo | San Pedro y San Pablo College, Mexico City (en) 19.43641 °N, 99.129054 °U (mapo) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Nova Hispanio vd | ||||
Alma mater | Reĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko (1667–) East Institute of Puebla (en) (1662–1667) Church of San Francisco Javier, Tepotzotlán (en) (–1662) vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Luis de Góngora (praonklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kartografo cosmographer (en) arkeologo poligrafo literaturisto teologo chaplain (en) profesoro erudiciulo astronomo poeto filozofo historiisto humanisto verkisto politikisto matematikisto antropologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis dua el naŭ gefratoj (kvar inoj kaj kvin maskloj) kaj estis parenco de la fama hispana poeto, baroka kaj kulterana, Luis de Góngora. En Majo 1660, Sigüenza ekstudis en Tepotzotlán, kun jezuitoj, kaj poste, en 1662 en la lernejo Espíritu Santo en Puebla. En 1667, li devis forlasi la ordenon, revenis al Meksikurbo kaj eniris en la meksika universitato Real y Pontificia Universidad de México.[5] En 1668 oni publikigis lian tekston Primavera Indiana, inspiritan en la Virgulino de Guadalupe. En 1671, farinta astronomiajn observojn, publikigis sian unuan almanakon. En 1672 li profesoriĝis pri astrologio kaj matematiko: kaj dume li estis kapelestro de la Hospitalo Amor de Dio.[6] De 1671 ĝis 1701 (postmorte), estis publikigitaj liaj ĉiujaraj almanakoj.[7] En 1673 li pastriĝis.
En 1681 Sigüenza verkis la libron Manifiesto filosófico contra los Cometas (Filozofia manifesto kontraŭ kometoj), en kiu li klopodis mildigi la superstiĉan timegon okazigitan per tiuj kosma fenomeno. Separante la superstiĉon el observeblaj faktoj, Sigüenza estis fakte separante astrologio disde astronomio, kiel oni konsideras iin aktuale. La jezuito Eusebio Francisco Kino akre kritikis tiun tekston el aristotel-akvina vidpunktoj, sed Sigüenza respondis publikante Libra astronómica y philosóphica (1690), kie li rigore fundamentis siajn argumentojn pri kometoj laŭ la plej aktualaj sciencaj sciaroj; li citis aŭtorojn kiel Nikolao Koperniko, Galileo Galilei, René Descartes, Johannes Kepler kaj Tycho Brahe.
Ĝis antaŭnelonge oni pensis, ke la verko Infortunios de Alonso Ramírez[8] — publikigita de Sigüenza en 1690 kiu priskribas la revenon al sia medio de Alonso Ramírez, hispano el San Juan de Puerto Rico — estis fikcio inventita de Sigüenza. Tamen, José F. Buscaglia Salgado[9] kaj Fabio López Lázaro[10] montris pruvojn dokumentitajn el arkivoj ke Infortunios estas biografia rakonto densa kaj kompleksa bazita sur la vivo de reala rolulo sed nebone konata. Buscaglia en 2009, post unu jarcento de polemiko pri la ĝenro kaj la aŭtoreco de la verko, finigis la debaton per nedubebla pruvaro pri la reala ekzisto de Alonso Ramírez. Inter aliaj dokumentoj, Buscaglia prezentis la atestilon de geedzeco de Alonso kun Francisca Xaviera kaj informon de la guberniestro de Manilo pri kapto de ŝipo kapitanigita de Ramírez fare de anglaj piratoj la 4an de Marto 1687.[11] Krome Buscaglia trovis la precizan lokon kie vrakis lia ŝipo.[12]
La intensa pluvo de 1691 detruis kampojn kaj minacis inundon al la urbo, kaj plago, konsekvenco de tiu malsekeco, konsumis la maizkampojn. Sigüenza menciis en siaj verkoj tiun plagon konatan kiel ĉiahuiztli, navatla vorto por malsano de maizo. Sekve la venontan jaron okazis akra malabundo de manĝaĵoj kaj popola ribelo. La homamaso rabadis vendejojn de hispanoj, kaj okazigis incendiojn en konstruaĵoj de la registaro. Sigüenza sukcesis savi de la incendio la aktojn de la municipo de la urbo. Sigüenza ĉirkaŭkalkulis dek mil partoprenantoj de la tumulto.
Li esploris norde de la Golfo de Meksiko kaj speciale ĉe Florido, kie li faris mapojn de la golfeto de Pensacola kaj de la enfluejo de la rivero Misisipo. En siaj lastaj jaroj li dediĉis multan tempon al kolektado de materialo por la historio de la antikva Meksiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.