From Wikipedia, the free encyclopedia
Galateo (latine Galatea) estas en helena mitologio filino de mara dio Nereo, do ŝi estas unu el Nereidinoj.
Ŝi reciprokis amon de belaspekta junulo nomata Aciso. Sed Galateo plaĉis ankaŭ al grandega malbela unuokula giganto Polifemo. Li ekamis ŝin senespere kaj sekrete sekvis ŝin.
Kiam foje sidis la belaj geamantoj sur mara bordo kaj tenere interparolis, ĵaluzo de Polifemo eksplodis kaj kontraŭ la duopo li furioze ĵetis grandegan ŝtonon. Galateo eskapis senvunde, sed Acison la ŝtonego dispremis. Elfluanta sango turniĝis en kristalece klaran rivereton, kiu ĝis nun portas sur Sicilio nomon Fiume d´Iaci.
Okazaĵo de amo de Aciso kaj Galateo estis preferata temo de vidartistoj kaj komponistoj, precipe dum rokoka kaj baroka epokoj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gelateia en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.