Laŭ la fru-kristana tradicio skribis ĝin Marko, tio estas Johano Marko el Jerusalemo, filo de iu Maria (ne la Dipatrino Maria), en kies domo kunvenis la unua kristana komunumo de Jerusalemo (Agoj 12,12). Marko estis kuzo de Barnabaso (Kol 4,10), li estis kunlaboranto unue de Paŭlo kaj Barnabas (Agoj 12,25), poste de Petro (1 Pet 5,13). Kelkaj klarigantoj pensas, ke li estas ankaŭ la junulo, kiu ĉe la arestado de Jesuo forkuris nuda (Mar 14,51-52).
Loko, tempo, celgrupo
Laŭ la tradicio Marko skribis la evangelion en Romo. El la tempa koincido kun la detruo de Jerusalem oni povas konkludi, ke la evangelio estas verkita ĉirkaŭ la jaro 70. Ĝi estas skribita por paganoj kaj kristaniĝintaj paganoj. (Komparu Mar 7,3-4, kie oni devas klarigi al la legantoj simplajn judajn kutimojn.)
Enhavo kaj strukturo
La libro estas raporto pri la pasiono de Jesuo kun ampleksa, detala enkonduko. Per tiu ĉi verko Marko kreis la novan literaturan ĝenron "evangelio".
La Evangelio laŭ Marko komenciĝas tuj kun la apero de Johano la Baptisto, kiu preparis la vojon por la alveno de Jesuo kaj lia baptismo. Tio markas la komencon de lia publika ministrejo.
La ĉefa intriga fadeno de la libro sekvas Jesuon dum lia predikado, miraklegoj, kaj konflikto kun la religiaj aŭtoritatoj. Marko prezentas Jesuon kiel la Filo de Dio, kiu posedas dia potenco kaj aŭtoreco.
Tamen, malsame ol aliaj evangelioj, Marko insistas ke Jesuo volis forigi aŭ kaŝi sian mesian identecon. Lia vera naturo nur malkaŝiĝas graduale al liaj disĉiploj kaj aliaj.
La libro finiĝas dramatege per la rakonto pri la krucumado, morto, kaj resurekto de Jesuo. La rakonto fineblas kun la malkaŝo ke Jesuo estas la Mesio, filo de Dio, kiu venkis la morton.
Ĉefaj temoj inkludas la misterecon de Jesuo identeco, la ĉefa signifo de lia krucumado, kaj la apelo al la legantoj akcepti lin kiel la Savinto kaj rilati al li per fido.
La ne-aŭtenta aldono
La aldono ne troviĝas en la plej fruaj manuskriptoj. Ĝi estiĝis en la dua jarcento kiel resumo el la koncernaj partoj de la aliaj evangelioj. Ĝi ne estas aŭtenta, sed apartenas al la kanona teksto. Anstataŭ ĝi troviĝas en unu manuskripto jena aldono:
Kaj ĉion, kio estis ordonita al ili, ili sciigis al la kunuloj ĉirkaŭ Petro. Post tio Jesuo mem de oriento ĝis okcidento pere de ili proklamis la sanktan kaj nepereontan mesaĝon de la eterna savo. Amen.
Kelkaj manuskriptoj havas ambaŭ aldonojn.
La aldono(j) estiĝis verŝajne pro tio, ke la abrupta kaj negativa fino en Mar 16,8 ne estis kontentiga. Ne verŝajne estas, ke iam ekzistis iu originala fino, kiu poste perdiĝis.
Fontoj
Por skribi sian evangelion Marko kolektis, kion li aŭdis pri Jesuo:
Ĉirkaŭ la izolitaj eldiroj de Jesuo (aŭtentaj Jesuo-vortoj) estiĝis jam apostolaj predikoj.
Same oni el la mirakloj de Jesuo estis jam farinta apostolajn predikojn pri la kredo je Jesuo Kristo.
La morto kaj la resurekto de Jesuo estis, laŭ la Agoj de la apostoloj, la granda temo de la apostolaj misi-paroladoj, same kulmino kaj kerno en la epistoloj de Paŭlo, ĉu en ties dogmatikaj ĉu en ties admonaj partoj. Tiele ili jam estis fariĝintaj la plej frua komuna tradiciaĵo.
Intenco
Marko ne intencas skribi biografion de Jesuo. Li volas proklami, ke Dio per Jesuo savas la mondon. Jesuo estas la profetita Mesio, la Filo de Dio. En lia persono venis proksimen la Regno de Dio.
La tempo jam plenumiĝis kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio. (Mar 1,15)
Sed Jesuo estas mesio ne en gloro, sed en sufero. Pro tio ankaŭ ĉiu, kiu volas postsekvi lin, devas esti preta suferi. La unua pagano, kiu ekkonis tiun ĉi mesio-misteron, estas la centestro sub la kruco (Mar 15,39). En li la tuta elpagana eklezio konfesas Jesuon Filo de Dio.
Efiko
Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke la evangelio laŭ Marko fariĝis (kune kun la tiel nomata Q-Evangelio) la bazo de la du aliaj sinoptikaj evangelioj, nome Mateo kaj Luko; tio signifas, ke Mateo kaj Luko transprenis, escepte de kelkaj versikloj, la tutan materialon de Marko.
La evangelio laŭ Marko jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Marko.